La Obsedito de lando de Gadaranoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La obsedito de lando de Gadaranoj estas citita en sinoptikaj evangelioj: (Mateo, 8:28-34; Marko, 5:1-20 kaj Luko, 8:26-39). Laŭ la Evangelioj, Jesuo forpelis de li legion de demonoj, kaj sendis ilin al korpoj de porkoj kiuj forĵetiĝis en la akvo kaj sufokiĝis. Ŝajne, tiu estis unu el la plej notindaj mirakloj de Jesuo en tiu tempo.

La Rekontado de Miraklo[redakti | redakti fonton]

Sankta Marko notas ke la obsedito estas tiel forta, ke li frakasis ĉenojn kaj katenojn kaj atakis la pasantojn. Jesuo pasis tra la regiono, sed la iniciato de la agado apartenas al obsedito (kiun Sankta Mateo, diras esti du por konata, sed ne klarigita emo de Evangelio laŭ Sankta Mateo al paraj nombroj). Laŭ Marko, la frenezulo iras al Jesuo, lin vokante per lia nomo. Venanta al Jesuo, tiu ordonis firme la forlason de la kaptito al "malpura spirito" (pneuma akátharton). La obsedanto protestis kontraŭ la interveno, kvankam rekonante, ke tie staras la "Filo de Dio Plejalta". Tiam la obsedanto demandas, kial gravis al ambaŭ la suferon de obsedito kaj demandis "ĉu vi venis ĉi tien, por turmenti nin antaŭ la tempo?".

La Majstro demandas al li la nomon, kaj la spirito respondis: legio. Kelkaj mezepokaj komentariistoj, sekve, supozis ke ili konsistigis precize la saman nombron de legio de la romia armeo, kaj tio ankoraŭ estas populara interpretado, sed la tekstoj mem diras "ĉar ni estas multaj", sekve ili uzis la vorton "legio" kiel simbolon.

Post tiu, la obsedanto petis, ke la "legio" ne estu forsendata el la "lando", aŭ, laŭ Sankta Luko, ke Jesuo ne ordonu al ili "foriri en la abismon". Sekve, ili petegis, ke li permesu al ili "eniri" en gregon da porkoj (laŭ Marko, 2 mil bestoj), kiuj paŝtigis sur la deklivo de la monteto. Estas multaj supozoj de komentariistoj kaj teologoj pri l' kialo de tiu peto. Multaj demandas kial la porkoj mortigis sin, aŭ kial la legio ĵetis ilin en lagon.

Post la okazaĵo, tragika al la paŝtistoj de la grego, ili kuris al la urbo por rakonti al la posedanto tion, kio okazis sen ilia kulpo. La loĝantoj maltrankviligis kaj la informo divastiĝis rapide ĝis kiam la popolamaso marŝis ekster la urbon, alveninte post minutoj al la loko, kie sidis Jesuo kaj siaj disĉiploj, la kadavroj de porkoj svarmis sur la bordo de la lago kaj, ĉe Jesuo, sana, la homo kiu kaŭzadis timegon en la regiono, de ĉiuj bone konata.

Tamen, la resanigo de frenezulo kaŭzis grava malprofito por la morto de grandega grego de porkoj. Sekve, homoj petegis al Jesuo ke li foriris ilian landon. Jesuo nenion respondis, ne sin defendis; silente li reiris al la ŝipeto. La eks-obsedito petis al Jesuo lokon inter la disĉiplaro, ne klarigante la motivo, Jesuo refuzis, sed transdonis al li tre gravan taskon: la predikado, ĉefe per la ekzemplo. Humile la eks-obsedito akceptas la taskon, kaj la evangeliistoj asertas ke li ja trakuris la regionon de Dekapolo, parolante pri la mirindaj potencoj de Jesuo.

Kie estis lando de Gandaranoj?[redakti | redakti fonton]

Vere, oni ne scias kie estis la "lando de Gandaranoj". Ĉe Mateo oni legas "lando de la Gandaranoj", tion en 233 Origeno korektis al Girgaŝidoj, apogita sur Genezo, 10:16 kaj sur la lokaj ruinaĵoj de li trovitaj. Ĉe Luko oni legas "lando de Gerasenoj". Ĉe Marko, kvankam oni trovas "Gerasenoj" laŭ londona Biblio, estas tri formoj en manuskriptoj: Gerasa (Aleph, B, D, malnovaj latinaj tradukoj, Vulgato, kopta saidika); Gadara (A, C, pi, sigma, phi, kelkaj manuskriptoj kaj siriaj peschittâ kaj fileksona), kaj Girgaŝo (L, V, delta, minuskloj de grupo Ferrar: 28, 33, 604, 1071 kaj siriaj sinaja, armena kaj etiopa). Geraso estas nun akceptita de la plej bonaj komentariistoj kiel la plej bona lecionon.

Laŭ Flavio Jozefo, teritorio Gadara en Transjordanio kaj ĝia ĉefurbo Gadara (Ant. Jud. 17, 11, 4, Bell. Jud. 2, 6, 3) staris sudoriente de la lago sude de Yarmouk. La ŝanĝo de Origeno ne taŭgas, ĉar Girgaŝo staris en Jordanio (okcidenta bordo) kaj la Evangelioj klare citas la orientan bordon. La Urbo Gerasa (nuntempe Ĝeraĥ) ne povas esti la citita en Envangelioj, ĉar ĝi distancas 30 mejloj de la lago, sed en la teritorio de tiu urbo estis la vilaĝo Gamala (nuntempe Qala' at el Hosn) kaj pli sude estas Moga' edlô, malproksima 30 metroj de la lago.

Laŭ Carlos Torres Pastorino, Moga' edlô estas la plej ebla loko de la miraklo, ĉar ĝi estas en forta deklivo kaj ĉar tuj poste staras malalta monto, plena de grotoj, kiuj, eble, utilis kiel tomboj. Alie, nur 2 km fore estas urbo (kien ili alkuris por informi pri okazintaĵo), kiu nuntempe havas la nomon Koursi.