Fenicoj en Brazilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En 19-a jarcento kaj frua 20-a jarcento estis populara teorio pri ĉeestado de fenicoj en Brazilo. Kelkaj homoj asertis ke la famaj fenicaj navigantoj envenis kaj faris surŝtonaĵajn skribaĵojn troveblajn en Brazilo, ĉefe sur la Monto Gávea en Rio-de-Ĵanejro, kiu iom similas al homa kapo. Bernardo de Azevedo da Silva Ramos kopius la skribaĵon kaj tradukis: TYRO FENICA BADEZIR UNENASKITO DE JETHBAAL. Fakte, laŭ Diodoro, la fenicoj en praa tempo eknavigante foren ekster la Kolonoj de Herkulo estis pelataj de forta vento al lando neniam antaŭe vidita kaj rimarkinde meze de la oceano fronte al Afriko.

Alfredo Brandão kaj John Casper Brannen trovis en nordoriento de Brazilo fine 19-a jarcento surskribojn en ŝtonoj kiuj ili publikigis en librojn. Ankaŭ fama angla eksploristo Richard Francis Burton diris pri tiuj skriboj en sia verko pri Brazilo kaj citis la teorion pri la fenicoj.

Poste oni konstatis ke "skribaĵo" en Gávea estas nur natura skraparo, kaj Ramos neniam lernis la fenican. La "skribaĵoj" de Brandão kaj Brannen, kvankam vere ekzistas, ne estas fenicaj, sed indiĝenaj surŝtonaj ideografiaj pentradoj. Bourton ankaŭ vidis indiĝenajn ideografiaĵojn, sed ilin opiniis indiĝenajn kaj nur citis la teorion pri fenicoj kiel ridindaĵo.