Chambéry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chambéry
komunumo en Franciourbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: « Custodibus Istis »
("Je niaj gardantoj")
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Departemento Savoie
(prefektejo)
Arondismento Chambéry
(ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 4 kantonoj
Komunumaro Chambéry Métropole
Ĝemelurboj Torino (Italio)
Albstadt (Germanio)
Ŭahiguja (Burkina Faso)
INSEE kodo 73065 [+]
Poŝtkodo 73000
Kodo laŭ INSEE 73065
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Thierry Repentin
2020-2026
Demografio
Loĝantaro 59 856  (2021) [+]
Loĝdenso 2 852 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 34′ N, 5° 55′ O (mapo)45.5663888888895.9208333333333Koordinatoj: 45° 34′ N, 5° 55′ O (mapo)
Alto 270 m
(de 245 m al 560 m)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 20,99 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Chambéry (Francio)
Chambéry (Francio)
DEC
Chambéry
Chambéry
Situo de Chambéry

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chambéry [+]
vdr

Chambéry [ŝāberi] (kelkfoje esperantigita kiel Ĉamberio[1]) estas franca komunumo, administra centro de la franca departemento Savoie, en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj.

La urbo havas partnerecojn kun Torino en Italio, Albstadt en Germanio kaj Ŭahiguja en Burkina Faso. En 2006 la komunumo honoriĝis per la titolo Alpa urbo de la jaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉamberio situas en ebenaĵo ĉirkaŭpremata inter la masivo de Bauges norde (dominata de la pinto du Nivolet), la masivo de Chartreuse sude (dominata per la altaĵo de Granier), la masivo de Chat okcidente.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La romianoj nomis Lemencum la ĉevalŝangejon situantan en la kuranta kvartalo Lémenc en Ĉamberio. Dum la mezepoko la urba nomo ŝanĝiĝis, kiam la duka kastelo estis konstruata. Laŭ la jaroj, la nomo evoluis:

  • 1016: Camefriacum
  • 1029: Camberiaco
  • 1036: Cambariacum
  • 1044: Cambariaco
  • ĉirkaŭ 1100: Chambariaco
  • 1233: Chamberium
  • 1603: Chamberi

La nuna nomo elvenis el gaŭla camboritos, "travadejo en kurbaĵo", el cambo-, "kurbo, kurbaĵo", el hindo-eŭropa radiko *kam-p-, "kurbi", kaj ritu-, "travadejo".

La malnovaj nomoj indikas plivole ejo-nomon el gaŭlo-romiana deveno. Cambariacum, formata kun la sufikso -acum el nomo CambariusCammarius: kampo de Cammarius. Tiu nomo devenis aŭ el latina cammaruscambarus, "kankro" tra la arpitano chambero (laŭ la abato Adolphe GROS), aŭ el nomo de profesio cambarius, "bierfaristo", el gaŭla camba, "bierfara forno".

Historio[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua persono kiu aliĝis al L'Espérantiste en Chambéry estas S-ino Du Bourg en 1901. En 1909 42 personoj el Chambéry partoprenis duan regionan kongreson en Saint-Étienne. Joseph Evrot, kiu naskiĝis en Chambéry, vivigas la lokan movadon antaŭ la unua mondmilito. De la fino de la unua mondmilito ĝis 1980 ne estas multe da informoj pri la lokaj agadoj, sed ŝajnas ke malpli da personoj praktikis Esperanton dum ĉi-tiu periodo ol antaŭ 1914[2].

De 1982 ĝis 1989 okazis du kursojn po semajno en la urbo en la Domo de la juneco kaj de la kulturo (MJC france) per Geneviève Letzgus kaj Louis Marmoex[3].

En 1987 okazis regiona kongreso en Chambéry, dum kiu oni inaŭguris la Zamenhof-skvaro, laŭ la iniciato de Raymond Boré. Partoprenis italoj el Torino dank'al la ĝemeliĝo inter la du urboj. En 1992 oni konstruis Zamenhof-monumenton[4]. Okazis la 56-a Esperanto-Kongreso de SAT-Amikaro, de la 14-a de aprilo ĝis la 18-a de aprilo 2001, dum kiu oni plantis Zamenhof-arbon en urbparko[5]. En 2014 okazis la ĉiujara kongreso de la nacia asocio Espéranto-France.

De 2000 okazis ĉisemajna kurso aŭ renkonto en la Asocidomo (Maison des Associations france).

Politiko[redakti | redakti fonton]

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 60 voĉojn (0,47% de voĉoj) en 2004 kaj 41 voĉojn (0,31% de voĉoj) en 2009 kaj 29 voĉojn (0,21% de voĉoj) en 2014[6].

Asocio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas Esperanto Vive, fondita en 1997, kiu provas pligravigi la famecon, la uzadon kaj la instruadon de Esperanto[7].

Ĝemeliĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉamberio kaj Torino, Italio, ĝemeliĝis en 1957[8]. Kontaktoj inter la esperantistoj el ambaŭ urboj jam ekzistis[9], kaj en 2014 la Ĉamberianoj el la loka asocio Esperanto Vive decidis vivigi la ĝemeliĝon, kaj kontaktis sukcese kun la torinanoj el Centro Esperanto Torino. Ambaŭ grupoj renkontiĝas ĉiujare en Torino kaj Ĉamberio. Ili regule estas invititaj de la Torina kaj Ĉamberia urbestraroj por ĉeesti oficialajn kunvenon de urbestraroj pri ĝemeliĝo[10].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (2011), P236
  2. Franclingva libro : André Védrine, Cent ans d' Espéranto dans la région Rhône-Alpes et en Saône et Loire, 1995, konsultebla ĉi tie
  3. Laŭ la arkivoj de la MJC (france)
  4. André Védrine, 1995
  5. Rezumo de la kongreso ĉe SAT-amikaro Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Rézultoj pri la eŭropa balato en 2014 en Chambéry
  7. Asocia priskribo ĉe sia retejo
  8. La ĝemeliĝo kun Torino: artikolo ĉe la oficiala retejo de la ĉamberia urbodomo Arkivigite je 2007-11-10 per la retarkivo Wayback Machine.
  9. André Védrine, 1995, op. cit.
  10. La Ondo de Esperanto, 2015, numero 7, p8. Arkivoj de la revuo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]