Reĝa Societo de Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa Societo de Londono
Sidejo de la Reĝa Societo
Sidejo de la Reĝa Societo
akademio de sciencojeldonejo • eldonejo de malfermita aliro • erudicia societo • nacia akademio
moto nullius in verba
“je nenies vortoj”
Informoj
fondodato 28 novembro 1660
Situo
Geografia situo 51° 30′ 22″ N, 0° 7′ 56″ U (mapo)51.506111111111-0.13222222222223Koordinatoj: 51° 30′ 22″ N, 0° 7′ 56″ U (mapo)
lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
urbo Londono
Estraro
ĉefestro(j) Adrian Smith vd
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
• ORCID
• Dryad
Internacia Scienca Konsilio
InterAcademy
Publikiga Etika Komitato
• Society Publishers' Coalition
Asocio de Akademiaj Publikaĵoj de Malferma Aliro
All European Academies vd
Reĝa Societo de Londono (Granda Londono)
Reĝa Societo de Londono (Granda Londono)
DEC
Reĝa Societo de Londono
Reĝa Societo de Londono
Map
Reĝa Societo de Londono
vdr

La Reĝa Societo de Londono pri la Plibonigo de Prinatura Scio, angle Royal Society of London for the Improvement of Natural Knowledge, estas klerula societo de Britio. Fondita en 1660, ĝi foje estas konsiderata la plej malnova senrompe ankoraŭ ekzistanta scienca akademio en la mondo,[1] sed ankaŭ la germana akademio Leopoldina, fondita en 1652, ofte estas tiel priskribita.[2][3][4][5]

Kvankam ĝi estas neŝtata asocio, ĝi servas kvazaŭ scienca akademio de Britio, Irlando kaj la Brita Regnaro. Pri Irlando zorgas speciala branĉo, la Reĝa Irlanda Societo (1785), pri Skotlando la Reĝa Societo de Edinburgo (1783).

La latina moto de la societo, nullius in verba, “je nenies vortoj”, indikas, ke bazo de scienca argumentado povas esti nur demonstreblaj faktoj (farita per eksperimentoj), sed ne citado de aŭtoritatuloj.[6]

Kelkaj prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Membildo[redakti | redakti fonton]

La Reĝa Societo planis tutmondan reton, “imperion de scienco”, kaj strebis forigi lingvajn barilojn inter la sciencoj.[mankas fonto] Dum la Reĝa Societo dediĉis sin al la libera fluo de informo kaj kuraĝigis komunikadon, estis kompleksa interrilato kun okultismo. Precipe kunfondinto Robert Boyle komencis la kutimon, tre detale raporti pri siaj eksperimentoj, por ke aliaj povu ripeti ilin, male al la kutimoj de sekretemaj alkemiistoj. Aliflanke Newton estis praktikanta alkemiisto, kaj lia asistanto John Theophilus Desaguliers estis elstara framasono.

Publikigoj[redakti | redakti fonton]

Proceedings of the Royal Society (Protokoloj de la Reĝa Societo) estas patra titolo de du sciencaj gazetoj publikigitaj de la Reĝa Societo. Origine ĝi estis unika gazeto, sed estis disigita en du separataj gazetoj en 1905:

Premioj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]