Ĉantaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉantaĝo estas en originala senco, perforta pekagado kontraŭ alia posedaĵo; ĝi vundas samtempe posedan kaj personan juron. La pekagon de la ĉantaĝo faras tiu, kiu trudas alian personon per perforto aŭ minaco cele al maljura akirado de profito aŭ por ke la viktimo faru aŭ ne faru aŭ toleru ion.

Oni mezuras kiel kulpograviga afero, se la pekagado okazas en malliberejo aŭ juĝejo aŭ se oficiala persono faras ĝin, okazas grava minaco kontraŭ la vivo, korpo kaj simile.

Male al la prirabado, por la ĉantaĝo ne necesas rekta minaco kontraŭ korpostato, vivo. Sufiĉas, se la ĉantaĝanto baras, malhelpas, damaĝe fordirektas interesojn de la ĉantaĝito.

Emocia ĉantaĝo[redakti | redakti fonton]

Ekzemple: Mi forlasos Vikipedion, se vi ne faras / voĉdonas tiel.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]