Roberto Arlt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roberto Arlt

Roberto ARLT (naskiĝis la 2-an de aprilo 1900 en Bonaero, mortis la 26-an de julio 1942) estis fama romanisto, teatristo kaj ĵurnalisto argentina.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de eksoficiro de la imperia germana armeo, de kiu li dizertis, Karl Arlt, kaj de germanitalino Ekatherine Lobstraibitzer. Li naskiĝis la 2-an de aprilo 1900, kvankam la naskiĝdokumento mise indikas la 26-an de aprilo.

Se vere la infaneco markas la homan vivon, en la kazo de Roberto Arlt tio okazis laŭ la fakto, ke lia patro, kvankam dizertinto, respektis profunde la “germanecan” disciplinon kaj eĉ minacis la etan Roberton per skurĝado eĉ pro malfrua vekiĝo, kio eĉ malhelpis ties dormon pro timo, ke tiu skurĝado okazus kaj vere tio okazis. Do, junulo, Arlt estis ribelema kaj lia vivosperto estis kritika, malespera kaj cinika. La ununura solvo estus socia denonco kaj laborego.

Je sia oka jaro li jam estis verkinta kelkajn rakontojn. La malbona rilato kun la patro igis, ke li forlasis la familion en 1916. La strato estis lia lernejo. En kvartala biblioteko li ekkonis la komunismon de Leono Trocki kaj de Karlo Markso, inter aliaj. Ankaŭ impresis lin verkistoj kiel Charles Baudelaire, Fjodor Dostojevskij kaj Franz Kafka.

Li devis labori kiel farbisto, librovendisto, metalisto, brikisto, ktp. Ankaŭ en 1926 li eklaboris kiel ĵurnalisto, kio unue estis nur alia vivrimedo, sed al li utilis kiel ligilo kun intelektuloj. Kaj post la aperigo de El juguete rabioso li devis elekti inter du grupoj de rivalaj intelektuloj: tiuj ĉirkaŭ la kvartalo Florida, kie loĝis edukitaj burĝaj verkistoj, kiuj zorgis nur pri stilaj temoj, kaj tiuj ĉirkaŭ kvartalo Boedo, okupiĝantaj pri sociaj temoj kaj ne tiom pri stilaj. Kompreneble pro sia deveno Arlt elektis tiun ĉi kaj pro tio li estis konsiderata ne bonkvalita verkisto. Sed ankaŭ tiun literaturtipon Arlt malestimis, ĉar li estis tro ununureca eble pro sia malfacila pasinto.

Krom la verkista aktivado, Arlt klopodis riĉiĝi kiel inventisto, pri kio li tute malsukcesis. Lia asocio ARNA (de Arlt kaj Naccaratti) per la malmulta mono, kiun la aktoro Pascual Naccaratti povis alporti, starigis etan kemian laboratorion en kvartalo Lanús. Li inventis iajn porvirinajn ŝtrumpojn plifortigitajn per kaŭĉuko, kiuj ne estis komercotaŭgaj, kaj metaligitajn florojn pro galvanoplastiko.

Arlt mortis fruege en 1942 pro koratako, kiam li estis nur 42-jara. Lia morto estis tiom ekspresionisma kiom lia vivo: lian ĉerkon oni malsuprenigis ne tra ŝtuparo, sed per gruo. Liaj arkivoj estis donacitaj de lia filino Mirtha Arlt al Berlina Biblioteko, por malhelpi, ke socipolitikaj malfacilaĵoj je la fino de la 20-a jarcento metu ilin en malbona situacio.

Ĵurnalisma aktiveco[redakti | redakti fonton]

Li ekverkis sian plej gravan verkaron, dum li laboris por bonaeraj ĵurnaloj: unue policajn kronikojn de Crítica (Kritiko); post la 14-a de aprilo 1928 li publikigis ĉiutagan kolumnan artikolon en El Mundo (La Mondo), bonaera ĵurnalo, kie laboris ankaŭ famaj verkistoj kiaj Leopoldo Marechal, Conrado Nalé Roxlo kaj Horacio Rega Molina. Post kelkaj monatoj tiu kolumno nomiĝos “Aguafuertes porteñas” (Bonaeraj akvafortoj) kaj eĉ surhavis la aŭtoran subskribon, kio estis malofta tie kaj tiam. Per tiu kolumno Arlt priskribas la ĉefurban vivon. Elektaĵoj de tiuj artikoloj kolektiĝis en libroj kiel Aguasfuertes porteñas (1928–1933), Aguafuertes españolas (Hispanaj akvafortoj), verkitaj dum veturado tra Hispanio kaj ĉefe tra Maroko kaj la internacia urbo Tanĝero en 1935 kaj 1936, Nuevas aguasfuertes, ktp.

Lia unua romano El juguete rabioso (La rabia ludilo, 1926) publikiĝis, kiam li ekverkis tiujn akvafortojn, per kiuj li amuziĝis rakontante pri konatoj fitrompistoj, falsistoj kaj sikarioj, kiuj poste eniris en siaj romanoj. La akvafortoj iĝis eĉ klasikaj verkoj de argentina literaturo.

Krom al Hispanio, li veturis ankaŭ kaj nur al Ĉilio, al Urugvajo kaj al Brazilo kaj ĉiam kiel ĵurnalisto. Escepte de tiuj vojaĝoj li ĉiam estis en Bonaero, kaj laŭ la literatura vivo kaj laŭ la reala.

Literatura verkaro[redakti | redakti fonton]

Plej konataj kaj gravaj estas liaj kvar romanoj: El juguete rabioso (La rabia ludilo, 1926), Los siete locos (La sep frenezuloj, 1929), Los lanzallamas (La flamĵetiloj, 1931), daŭrigo de la antaŭa, kaj El Amor Brujo (La sorĉa amo, 1932). Tiuj tri lastaj montras tute pesimisman rigardon al la homara esto kaj al la homaj rilatoj eĉ plej intimaj kaj sinceraj. Iamaniere Arlt estis etnografo de sia epoko. Lia verkaro sukcesis montri la malhelecon de la homa estaĵo, per senhontaj kaj intensaj priskriboj (tio estas, ekspresionisme) de malsupraĵoj kaj grandecoj en nedecaj scenoj. Tio helpis la malestimon de samtempaj kolegoj, kiuj disdegnis lin pro lia supozebla malzorgata stilo.

La unua romano La rabia ludilo temas pri junulo, kiu vivtenas sin kontraŭleĝe kaj finas kiel perfidisto kontraŭ siaj apuduloj. Dum epoko de ŝajna disvolviĝo tiu romano montris, ke Bonaero vere estis ejo de sociaj kaj ĉefe klasaj konfliktoj, malegaleco kaj maljusteco. Oni vidas alproksimiĝi la ekonomian krizon, kiun profitos la militistaro por ekpreni la povon ekde la 1930-aj jaroj. Tiu romano, do, estis bazo por la posta argentina literaturo.

La du postaj romanoj – La sep frenezuloj kaj La flamĵetiloj – alprofundigas tiun rigardon ne nur super la argentinan situacion, sed ankaŭ pri la homa kondiĉo. La rilato inter ĉiesulina industrio, sekreta asocio kaj konspiro por starigi mondan militon montras jam ne realisman priskribon, sed ekspresionisman rakontaron, laŭ kiu la mondo ne havas solvon kaj moderneco kaj teknika progreso ne solvos la falsecon de la homa vivo. Nur en malbono oni ekzistas kohero, ĉar malbono estas realaĵo.

La sorĉa amo estas lia malplej konata romano. En ĝi aperas roluloj, kiuj serĉas en la fantazio la solvon, kiu ne eblas en la realo.

Li verkis ankaŭ rakontojn kiaj tiujn de la libroj El jorobadito (La ĝibuleto, 1933) kaj El Criador de Gorilas (La gorilbredanto, 1941). La unua estis ĉefe realisma, sed foje aperas la intereso pri fantaziaj solvoj. Post la vojaĝo tra la marokaj hispanaj teritorioj, Arlt interesiĝis pli kaj pli pri tiu aventura kaj fantazia mondo, kio aperas en la dua rakontaro.

Teatro[redakti | redakti fonton]

Alia grava parto de lia verkaro estas la teatra, al kiu Arlt dediĉis sin la lastajn jarojn de sia vivo. Ili premieriĝis en la Teatro del Pueblo (Popola Teatro) de la verkisto Leónidas Barletta. Arlt verkis kaj premieris tie 300 Millones (300 milionoj, 1932), Saverio el Cruel (Saverio la kruela, 1936), El Fabricante de Fantasmas (La Produktanto de fantomoj, 1936) kaj La Isla desierta (La dezerta insulo, 1937). En la unua teatraxjo Arlt prezentas la kialojn, kiujn virino povas havi por pretervivi: tiujn, kiujn fantazio kaj spirita vivo povus alporti. Preskaŭ simile okazas en la du postaj, sed jam en la vivo de verkisto, kiu devas kaŝi sin en la vivo de revoj, sed tio ankaŭ enhavas tragikajn kaj seniluziigajn faktorojn. Krom tiuj teatraĵoj Arlt premieris aliajn kaj post lia morto oni teatrigis aliajn erojn de lia verkaro.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • El juguete rabioso (1926)
  • Los siete locos (1929)
  • Los lanzallamas (1931)
  • El amor brujo (1932)
  • Aguafuertes porteñas (1933)
  • El jorobadito (1933)
  • Aguafuertes españolas (1936)
  • La isla desierta (1937)
  • El criador de gorilas (1941)
  • Nuevas aguafuertes españolas (1960)
  • Teatro completo (1968)
  • Cuentos Completos (1997)