Moruhepatoleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Moruhepatoleo estas helflava fiŝoleo, ekstraktata el hepato de moruo kaj ties parencoj ĉefe atlantika moruo (Gadus morrhua) kaj aliaj specioj de la familio gadedoj (Gadidae). La moruhepatoleo estas grava A- kaj D-vitamin-fonto. Oni uzas ĝin en la kuracado por trakti la malsanojn kiel rakito, beboaĝa tetanio kaj ostomoliĝo. Ĝi helpas restarigi la kalian kaj fosforan metabolajn perturbojn kaŭzitajn de D-vitamin-manko. Oni uzas ĝin eĉ en kortobirdaj kaj aliaj bestaj furaĝoj.

Oni uzis la moruhepatoleon en la 19-a jc. en la popola kuracado kontraŭ kelkaj atrofiaj malsanoj. Oni pruvis en 1922 ties kuracan efikon, kiun oni klarigis per ties A- kaj D-vitamin-enhavo. La efiko de la vitamino dependas de la aĝo kaj specio de la fiŝo: ju pli aĝa estas la fiŝo kaj ju malpli grasa estas la hepato, despli efikaj estas la vitaminoj.

Oni ekstraktas, produktas moruhepatoleon ĉefe en Norvegio, Japanio, Islando kaj Pollando. Oni traktas la freŝan moruan hepaton per vaporo, akvo, acidoj kaj lesivoj. Oni malvarmigas la medikament-kvalitan oleon kaj fortiras el ĝi la rigidiĝintajn stearinan kaj aliajn grasacidojn.

Moruhepatoleo kemie samas al aliaj fiŝoleoj, ĝi entenas grandkvantan multoble nesaturitan grasacidon, kio estas grava karakterizo el nutra vidpunkto, sed tio kaŭzas same, ke ĝi facile oksidiĝas, ranciĝas kaj la A-vitamino facile malkonstruiĝas, se altuŝas ĝin aero.

La moruhepatoleo estas miksaĵo de gliceridoj de multaj grasacidoj, precipe olea acido, gadola acido kaj palmitola acido.