Institucio Hodler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Institucio Hodler
organizaĵo
Komenco 1968 vd
Ĉefestro(j) E.L.M. WensingGrégoire Maertens vd
Jura formo fondaĵo
vdr

Institucio Hodler '68 estas institucio laŭ nederlanda juro starigita en 1968 omaĝe al Hector Hodler, la fondinto kaj unua granda mecenato de UEA. Ĝi akumulas kapitalon, kies renton ĝi uzas por apogi UEA k.a. movadajn instancojn kaj projektojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La julia-aŭgusta numero de "Esperanto" en 1968 raportis pri plano de la Estraro de UEA lanĉi kampanjon por "fortikigi la financan bazon de la Asocio". La artikolo emfazis: "Ne ekzistas en la mondo kulturaj organizaĵoj, laborantaj sen iu ajn subvencio, kiuj povas funkcii sen deficitoj nur per siaj membrokotizoj. Iliaj manoj estas ligitaj pro konstanta monmanko. Prosperas nur tiuj, kiuj trovis aliajn fontojn de enspezoj."

La kampanjo celis kolekti kapitalon, kies rento liveru al UEA ekstrajn rimedojn aldone al kotizoj. Rezulte, la 28-an de oktobro estis starigita fondaĵo, kies oficiala nomo fariĝis Institucio Hodler '68. Ĝi ricevis propran juran personecon en Nederlando, kun estraro nomumata de la Estraro de UEA. Ekde la komenco ĝi kolektis donacojn kaj pruntojn sen rento aŭ kun malalta rento. La unua estraro konsistis el E.L.M. Wensing (prezidanto), Maurice Jaumotte kaj Evert J. Woessink, kiuj membris ankaŭ en la Estraro de UEA. Marianne Vermaas, kiu samjare rezignis kiel Direktoro de la Centra Oficejo, fariĝis la unua administranto.[1]

Institucio Hodler estas la iama posedanto de la Esperanto-domo de Antverpeno, kiun ĝi ludonis al Flandra Esperanto-Ligo kaj al La Verda Stelo Antverpeno.

Kelkaj el la subvencioj asignitaj de IH’68 en la periodo 2016-2020 estis: € 3.000 kaj € 5.000 al Fondaĵo Canuto; € 5.000 al TEJO, por trejnseminario kaj partoprenigo de aktivaj afrikaj esperantistoj (loĝantaj en Afriko, kun aparta atento pri partoprenigo de virinoj) al la afrika IJK; € 2.000 por produktado de varbofilmo, cele al akiro de sufiĉe da financoj por realigi teatran/televidan filmon pri Zamenhof; entute € 10.000 por UEA en la jaro 2018 por Fondaĵo Canuto, Oficejo Afrika Komisiono, 9-a TAKE kaj kunordiganto de subvencipetoj; € 3.000 por voluntuloj de UEA de ekster EU; € 1.000 por la programo de la 101-a UK; € 500 por nova eldono de “La Danĝera Lingvo”; € 358 favore al eldono de pola Esperanto-lernolibro laŭ aktuala metodo. [2]

Estraro[redakti | redakti fonton]

La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.[3]

Antaŭaj estraranoj estas interalie Gregoire Maertens, Renato Corsetti, Ilja De Coster kaj Pasquale Zapelli.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ gazetara komuniko de UEA, 2008-10-29
  2. Laŭ gazetara komuniko de UEA, 2020-05-15
  3. Laŭ gazetara komuniko de UEA, 2020-05-15

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]