Urano (dio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urano

Originala nomo Οὐρανός
Sekso vira
Eble sama Ĉielo
Familio
Patro Ĥaoso
Patrino Hemera
Edzo/Edzino Geo
Infanoj Afrodito, Brontes, Steropes, Eurymedon, Alkioneo, Alpos, Encelado, Eurytos, Gration, Hippolytos, Mimas, Pallas, Pelorus, Polybotes, Porfiriono, Anax, Damysos, Klitio, Ephialtes, Hoplodamus, Melia, Otus, Briareo, Kotoso, Gyges, Oceano, Koio, Krejo, Hiperiono, Japeto, Krono, Feba, Mnemozino, Rea, Temiso, Tetiso, Teja, Alekto, Megera, Arges, Tizifono, Astraios, Telchines, Lyssa, Abseus, Syceus, Diona, Adanus, Aristaeus, Glauce, Aegaeon, Aetna, Athos, Basileia, Euonymus, Hejmarmeno
vdr
Kastrado de Urano, fresko de Giorgio Vasari kaj Cristofano Gherardi, ĉ. 1560 (Sala di Cosimo I, Palazzo Vecchio, Florenco).

Laŭ la helena mitologio, Urano (helene Οὐρανός, «ĉielo» aŭ «reĝo de montaroj»; latine Uranus) estas la plej antikva greka dio, kies nomo estas ankaŭ tiu de la planedo Urano. Urano estas la dio de la ĉielo, kaj lia edzino estis lia patrino Geo, diino de la Tero. La antikvaj grekoj lin adoris, ĉar li donis varmon, lumon kaj pluvon al la Tero. Tamen, tiu kultado ne supervivis ĝis la helena epoko[1]. Li ne aperas sur ceramikaĵoj aŭ aliaj artaĵoj, kvankam la solena alvoko de Homero mencias lin (kun Geo kaj Stikso)[2].

La plimulto de la grekoj pensis ke Urano estis baza dio (protogenos), kaj pro tio li ne havis gepatrojn. Sed, per influo de filosofiistoj, Cicerono verkis en sia De natura deorum ke Urano devenis el la antikvaj dioj Etero kaj Hemero (Aero kaj Taglumo), kaj ke li heredis la sceptron de la antaŭe ĉiopova Nikso, kiu laŭ la Orfeaj himnoj, estis lia patrino. Lia romia ekvivalento estis Caelus (el caelum, ĉielo en la latina lingvo).

La titano Krono, lia plej juna filo, detronigis Uranon, mutilis lin, kaj detranĉis liajn testikojn. El la sango aperis la gigantoj, la Melioj, kaj la Erinioj (Alekto, Tizifono kaj Megero). Oni ofte diras ankaŭ ke kiam la sango de Urano trafis la maron, Afrodito naskiĝis. Urano estas la patro de la titanoj, la ciklopoj kaj la hekatonkiroj, monstroj kun cent manoj kaj kvin dek kapoj.

Urano en kosmogonio[redakti | redakti fonton]

Kiel fizika elemento, Urano estis la plej supra limo de la kosmo, la plafono de la mondo, fortika kaj metala, ĉu el bronzo (χάλκεος)[3], ĉu el fero (σιδήρεος)[4]. La ĉefaj verkistoj pensas ke la grekoj komprenis la ĉielon kiel volbo[5], kvankam West, kiu studis la Teogonion, mencias ke tiaj konstruaĵoj maloftis post la mikena periodo, kaj ke tiam oni pensis ke la ĉielo estis kiel kutimaj plafonoj, ebena kaj paralela al Tero. Tiel, la laboro de Atlaso, kiu apartigis Teron kaj Ĉielon, estas pli logika[6]. En la epopea literaturo oni ofte kromnomas Uranon ἀστερόεντος, tio estas, stelplena.

Heziodo, en sia Teogonio, asertas ke Urano estis generita de Geo, kiu kreis lin samgrande ol ŝi[7]. Tiu senseksa naskiĝo estis komprenita kiel kosmogonia versio de la komenco de la universo, kiam ĉielo kaj tero apartiĝis el neforma ĥaoso, kaj la kastrado de Urano estis do poezia versio de ĝi[8]. Urano estas samtempe partnero de Geo[9], kaj de tio devenas multaj mitoj kaj ritaroj[10]. El ili naskiĝis heterogena aro da diaĵoj: titanoj, ciklopoj kaj hekatonkiroj[11].

Krome, en la homeraj poemoj, οὐρανός estas ankaŭ alternativa nomo de la Olimpo, kiel komuna hejmo de la dioj, sen aludi la fizikan firmamenton. Sed dum la 4-a jarcento a.K., kiam oni ankoraŭ diferencigis Uranian Afroditon (ĉielan) de Pandema Afrodito (de ĉiuj popoloj), οὐρανός signifis nur la ĉiela globo.

Urano en la mitologia rakontaro[redakti | redakti fonton]

En sia Teogonio[12], Heziodo rakontas ke Urano retenis sian idaron ene de ilia patrino kiam ili estis naskiĝontaj. Sed Geo pripensis strategion por venĝi tiun ofendon: ŝi (aŭ la telkinoj, laŭ aliaj versioj) skulptis falĉileton el adamantio kaj petis helpon al siaj gefiloj. Nur Krono, la plej juna, konsentis pri tio kaj pretis plenumi sian devon. Do li, kaŝite ene de sia patrino, atakis sian patron kiam Urano kuŝis kun ŝi, kaj kastris lin per la falĉileto. Krono tuj poste ĵetis la seksorganojn malantaŭ li, per la maldekstra mano (pro tio ĝi iĝis malfavora simbolo), el la kabo Drepano. Multaj jaroj poste, ĉi tiun magian falĉileton uzis Zeŭso por ataki la monstron Tifono. El la sango de Urano falinta sur Geo spruĉis la Gigantoj, la Erinioj kaj la Melioj, Nimfoj de la poploj. Kiam la testikoj de Urano falis sur la maro, ĝia spermo generis Afroditon.

Sed antaŭ morti, Urano malbenis sian filon: li ĵuris ke la titanoj ricevos la saman punon pro ilia krimo, divenante tiel la estontan venkon de Zeŭso super Krono. Tio simbolas ke la nura funkcio de Urano en la helena religio estis personigi la antikvajn epokojn, kiam eĉ tempo ankoraŭ ne ekzistis. Post sia kastrado, Ĉielo ne plu kuŝis Teron dum la nokto, kaj ekde tiam ĝi okupas sian nuntempan lokon. Dum la titanomaĥio, la ĉielo minacis fali surteren, kaj pro tio la venkintaj dioj punis Atlason subteni ĝin sur siaj ŝultroj por ĉiam. La venko de Krono reprezentas la finon de la regado de la bazaj dioj[13].

Georges Dumézil identigis Uranon kun la vedisma Varuno, laŭ la primitiva indoeŭropa kulturo[14]. Tiu komparo baziĝis sur lingvaj pruvoj, sed ne pravigis komunan devenon de ambaŭ diaĵoj, kiel interpretis Robert Graves kaj aliaj.

Krome, laŭ la antikva historiisto Diodoro Sicilia, Urano estis nur la unua reĝo de Atlantido, tiu kiu civilizis tiun popolon kaj tre lerta astronomo. Pro tio, post lia morto, la atlantida popolo identigis lin kun la ĉielo. Laŭ li, la reĝo Urano havis multnombran idaron, kiu heredis la mitan reglandon[15].

Krom Afrodito, kiu naskiĝis el la spermo de Urano kaj la maro (Talaso), la tuta idaro de la ĉiela dio devenas de Geo, lia edzino. Tamen, kelkaj verkisto asertis ke Urano estis patro de Liso per Nikso.

Partneroj kaj idaro
Geo Aliaj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la titanoj, Kerényi (1951:20) asertis: «Ili neniel indis esti kultita, escepte, eble, de Krono kaj Helioso
  2. Homero, Iliado 15.36 kaj sekv.; Odiseado, 5.184 kaj sekv.
  3. Homero, Iliado, 5.504 kaj 17.425; Odiseado, 5.2.
  4. Homero, Odiseado, 15.329 kaj 17.565.
  5. Kirk kaj Raven, La antaŭsokrataj filosofiistoj, paĝ. 10.
  6. West, Hesiod Theogony, paĝ. 198 comm. 127.
  7. ἐγείνατο ἶσον ἑωυτῇ, Teogonio, 126.
  8. Kirk kaj Raven, La antaŭsokrataj filosofiistoj, paĝ. 42-49.
  9. Heziodo. Teogonio, 133.
  10. West. Hesiod Theogony, paĝ. 199 comm. 133.
  11. Heziodo. Teogonio, 133-153.
  12. Heziodo. Teogonio, 154-211.
  13. Kerényi (1951).
  14. George Dumézil. Ouranós-Váruna; étude de mythologie comparée indo-européenne, Parizo, 1934.
  15. François Noël. Dictionaire Unniversel de la Fable et de la Mythologie.