Hipokapnio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hipokapnio ( greke hypo = "maltroa" kaj kapnos = "fumo"), kelkfoje ankaŭ konata kiel akapnio estas stato en kiu la nivelo da karbona dioksido en la sango estas pli malalta ol normale. Ĉi tio povas esti la rezulto de profunda aŭ rapida sprirado, konata kiel hiperventolado. Eĉ kiam ĝi estas severa, hipokapnia estas bone tolerebla.

Kvankam, hipokapnio kaŭzas cerban vasokonstrikton, kondukante al cerba hipoksio kaj tio kaŭzas nedaŭran vertiĝon, vidajn malhelpojn, kaj sufokiĝon. Malalta parta premo de karbona dioksido en la sango ankaŭ kaŭzas alkalozon (ĉar CO2 estas acida en solvaĵo), kondukante al malaltiĝintaj plasmaj kalcio-ionoj kaj nerva kaj muskola eksciteco. Ĉi tio eksplikas la aliajn kutimajn simptomojn—jukaj piksentoj, rigidaj muskoloj kaj tetanio en la ekstremaĵoj, precipe manoj kaj piedoj.

Hipokapnio kelkfoje estas induktata dum la flegado de certaj medicinaj urĝaĵoj, kiel intrakrania hipertensio.

Ĉar la korpo dependas de la nivelo da CO2 en la sango por eki la impulson por spiri , hipokapnio povas subpremi la spiradon al punkto de senkonsciiĝo (cerba hipoksio). Meminduktita hipokapnio pro hiperventilado estas la bazo por la morta lernejokorta sufoka ludo. Ĝi ankaŭ estas uzata ĉe subakvaj spiro-retenaj plonĝantoj por plilongigi la plonĝo-daŭron sed kun risko de senkonsciiĝo pro malprofunda akvo, kiu estas grava kaŭzo de dronado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

  • Laffey, J.G. & Kavanagh, B.P. (2002). Hypocapnia. New England Journal of Medicine, 347:43-53. angle