Ideciu de Jos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ideciu de Jos
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Mureș
Alinome Alsóidecs (hungare)
Iama hungara departemento Maros-Torda
Situo 46° 49′ N, 24° 46′ O (mapo)46.81694444444424.761111111111Koordinatoj: 46° 49′ N, 24° 46′ O (mapo)
Ideciu de Jos (Rumanio)
Ideciu de Jos (Rumanio)
DMS
Alto super maro 386 m
Poŝtkodo 547360
Loĝantaro
– komunumo 2.109 (en 2011)
– vilaĝo 1,006 (en 2011; 939 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 117792
vdr

Ideciu de Jos [ideĉu de ĵos] (hungare: Alsóidecs [alŝoideĉ], germane: Unter-Eydisch) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Reghin. En 1910 ĝi havis 1 019 loĝantojn (germanoj) kaj en 1992 979 (rumanoj, hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1319. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye). Sur ĝia teritorio troviĝas salbanejo. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Ideciu de Sus (Felsőidecs) kaj Deleni (Oroszidecs).

Ideciu de Jos situas sur la maldekstra bordo de la rivero Mureș. Ĝi havas stacion ĉe la fervoja linio inter Reghin kaj Deda.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.