Unio de Komitato de Soldat-patrinoj de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unio de Komitato de Soldat-patrinoj de Rusio
Союз Комитетов Солдатских Матерей России
Ela Poljakova, kiu engaĝiĝas en la unio en Sankt-Peterburgo
Ela Poljakova,
kiu engaĝiĝas en la unio en Sankt-Peterburgo
homrajtprotekta organizaĵo • interesogrupo • komitato
Komenco 1989
Lando(j) Rusio vd
Sidejo Moskvo, Rusio
Tipo homrajta neregistara organizaĵo
Agareo

homaj rajtoj

Ĉefestro(j) Valentina Melnikova vd
vdr

La Unio de Komitato de Soldat-patrinoj de Rusio (ruse Союз Комитетов Солдатских Матерей России, Sojuz Komitetov Soldatskiĥ Materej Rossii - estas homrajta, senprofitcela ne-registara organizaĵo en Rusio, kiu estis fondata en 1989 fare de parencoj, gepatroj de soldatservuloj. En 1996 al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Ĝi organizis liberigon de rusaj militkaptitoj ĉe la ĉeĉena armeo. La fama Kompatmarŝo de la patrinoj okazintus de Moskvo al la ĉeĉena ĉefurbo Groznij, sed la rusa armeo ne permesis la enmarŝon.

La organizaĵo zorgis kontraŭ misagadoj en la rusia armeo, precipe pri la "jun-inaŭguro" (komprenata kiel inico, sed fakte temas pri sadisma praktiko laŭ la ideo, ke laŭ armea hierarĥio la aĝaj soldatoj havus rajton turmenti, batadi ktp. la junajn, novajn kunsoldatojn). La organizaĵo kaptis atenton, kiam ĝi publikigis sekvojn de hororaj soldataj juninaŭguroj: al la 19-jara Andrej Siĉov oni forhakis la penison, piedojn kaj plurajn fingrojn. Li estis turmentita en la novjara nokto komence de 2006 en Ĉeljabinsk. Oni seĝofiksis kaj batadis lin dum horoj. Dum la unua Ĉeĉenia milito, la organizaĵo prilaboris ĉ. 200 plendoleterojn ĉiutage kaj dum la unuaj ses monatoj de la ĉeĉenia milito parolis por 10 000 personoj. Ekde la fondiĝo, la organizo pligrandiĝis je 100 regionaj grupoj.

La organizo ricevis la sekcvajn distingojn:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]