Jindřich Ježek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jindřich Ježek
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1898 (1898-07-12)
en Lišov
Morto 21-an de februaro 1951 (1951-02-21) (52-jaraĝa)
en Buštěhrad
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jindřich JEŽEK <pseŭd.: Erinazzo> (naskiĝis la 12-an de julio 1898 en Lišov - mortis la 21-an de februaro 1951 en Buštěhrad) estis ĉeĥa esperantisto, majstro kamentubisto, tradukis Kantojn de Sklavo de Svatopluk Čech.

Lia profesio ne malebligis al li funde studi fremdajn lingvojn kaj li fariĝis poligloto de nekutima eruditeco. Krom la ĉefaj eŭropaj lingvoj li sciis ankaŭ la araban, persan, hebrean, ciganan. Plie li funde studis ankaŭ problemojn de la ĉeĥa lingvo; kiam li prezentis siatempe funde argumentitan proponon pri reformo de ĉeĥa ortografio subskribitajn per sia nomo kaj profesio, la komitato specialista deklaris, ke temas pri kaŝnomo de fama profesoro. La metilernadon li finis en Plzeň dum la unua mondmilito. Tie li fariĝis esperantisto kaj veninte en 1920 en Prahan, li mirigis ĉiujn samideanojn per flua konversacio kaj riĉega vorttrezoro.

Li multon verkis en Esperanto. Ekzistas kompleta lia traduko de „Kantoj de Sklavo“ de Svatopluk Čech, el kiuj multaj pecoj estis publikigitaj en La Progreso kaj du en Ĉeĥoslovaka antologio. La Progreso publikigis ankaŭ liajn artikolojn pri ĉeĥismoj, vivo de animaloj kaj pri Literatura Mondo.

Ankaŭ lirikisto li estis. Okaze de lia morto la ĉeĥa revuo Esperantista kondolencis al lia edzino kaj du filoj lasante paroli la poeton en versoj verkitaj „je la tria matene la 19. 12. 1948“:

Mia skribmaŝino

Mia fidela kamaradino
mia malnova skribmaŝino,
kiom jam vin mi turmentis,
kun vi kompaton ne sentis!

Kion vi ĉian jam skribis,
kion mi al vi konfidis:
konton komercan, lernejan taskon,
ŝuldo-admonon malpaciencan,
aman leteron, studon sciencan,
gajan novjaron, ĝojan kristnaskon,
nomtag-gratulon, tradukon, poemon,
(kiam mi havis tempon kaj emon) ...

Ĉu vi ankoraŭ la sanon konservos?
Kaj kiom jarojn al mi vi servos?
Kaj kia estos via sorto
post mia morto?

Kiu vin poste posedos?
Ĉu vi lin tedos,
aŭ li vin,
post mia fin‘?

Erinazzo

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉeĥismoj (La Progreso 1924, p. 82 kaj 1926, p. 49, 115)
  • Aldono al Vivo de animaloj (La Progreso 1925, p. 107)
  • Pri "Literatura Mondo" (La Progreso 1925, p. 103)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]