Òscar Puig i Cánovas
Òscar Puig i Cánovas | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto • hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Katalunio |
Familio | |
Patro | Llibert Puig i Gandia |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Òscar Puig i Cánovas (Sabadell, 1959) estas kataluna komputisto kaj esperantisto. Li estas la filo de Llibert Puig i Gandia. Li aktivis en Hispana Esperanto-Junulara Societo ekde 1977 kaj fariĝis redaktoro de ties HEJS-Bulteno. En 1985 li fariĝis la unua prezidanto de Kataluna Esperanto-Junularo. En 1986 kaj 1987 li estis prezidanto de Centro de Esperanto Sabadell. Li estas kunfondinto de Kataluna Esperanto-Asocio, en kiu li havis diversajn gvidajn postenojn. Li kunfondis ankaŭ la katalunan sekcion de la Internacia Humanitara Organizo Espero kaj aktivadis en ĝi. De 2019 li denove prezidas Katalunan Esperanto-Asocion.