Ĉekarpata Provinco (poleWojewództwo podkarpackie) aŭ mallonge Ĉekarpatio respektive Antaŭkarpatio estas provinco de Pollando. Ĝi situas en sudorienta parto de la lando ĉe limoj de Slovakio kaj Ukrainio. Ĉefurbo de la provinco estas Rzeszów.
La provinco dividiĝas en 21 distriktoj (powiat), kaj krome ekzistas kvar eksterdistriktaj urboj. Tiuj kvar urboj poe situas lime respektive centre de distriktoj kiuj portas la nomon de la koncerna urbo, sed la urba teritorio malgraŭ la nomo ne apartenas al la samnoma distrikto.