Saltu al enhavo

Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio
emblemo
registaro
ŝtatnivela institucio de Ĉinio
plenuma povo
leĝdona povo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 27-a de septembro 1954 vd
Antaŭe Government Administration Council of the Central People's Government vd
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
Sidejo Zhongnanhai
Ĉefestro(j) Li Qiang (2023–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Filioj Ministerio pri Eduko de Popola Respubliko Ĉinio
Ministerio pri Internaj Aferoj de Popola Respubliko Ĉinio
Ministry of Housing and Urban-Rural Development of the People's Republic of China (en) Traduki
State Administration for Market Regulation (en) Traduki
National Bureau of Statistics of China (en) Traduki
General Office of the State Council (en) Traduki
Ministry of Land and Resources of the People's Republic of China (en) Traduki
Ministerio pri Agrikulturo de Popola Respubliko Ĉinio
Ministerio pri Justico de Popola Respubliko Ĉinio
Ministerio pri Scienco kaj Teknologio de Popola Respubliko Ĉinio
Nacia Komisiono pri Sano de Ĉinio
Nacia Radiostacia kaj Televida Administrado Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio (ĉine 国务院, pinjine Guówùyuàn) estas la centra administra organo de la Popola Respubliko Ĉinio. Ĝi estas la plej alta registara organo, kaj estas gvidata de la nacia ĉefministro.

La Ŝtata Konsilio unuece gvidas la laborojn de la lokaj organoj de la ŝtata administrado de ĉiuj hierarkiaj tavoloj kaj difinas la dispartigon de la funkcioj kaj potencoj inter la centra registaro kaj la organoj de ŝtata administrado de la provincoj, aŭtonomiaj teritorioj kaj la urboj senpere ligitaj al la centra registaro.

La kandidatoj por altrangaj registaraj postenoj de la Ŝtata Konsilio nepublike nomumiĝas fare de la gvidantaro de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj sekve la Nacia Popola Kongreso formale konfirmas la nomumon.

La Ŝtata Konsilio divideblas al "interna" kaj "ekstera registaro". La interna registaro konsistas el ĉefministro kaj kvin ŝtat-konsiliaj komisaroj, inter kiuj ankaŭ estas la gvidanto de la ŝtat-konsilia kancelierejo. La ekstera registaro konsistas el la gvidantoj de la 28 organoj de la Ŝtata Konsilio je ministra nivelo, interalie la ministerioj pri komerco, trafiko, publika sekureco kaj sano.

La Ŝtata Konsilio disponas pri Gazetara Oficejo kaj pri Fremdlingva Oficejo, kiu respondecas pri eksterlanda informado pri la Popola Respubliko Ĉinio kaj interalie ankaŭ estas la organiza tegmento de Ĉina Esperanto-Ligo kaj la magazino El Popola Ĉinio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]