Saltu al enhavo

Abu Hanifa al-Dinaŭari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abu Hanifa al-Dinaŭari
Persona informo
أبو حنيفة الدِينَوَرِي
Naskiĝo 1-an de januaro 828 (0828-01-01)
en Dinavar District
Morto 1-an de januaro 895 (0895-01-01) (67-jaraĝa)
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Profesio
Okupo astronomo
botanikisto
biologo
inĝeniero
astrologo
matematikisto
historiisto
geografo
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Geografio, plantoscienco kaj filologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj al-Aẖbār al-ṭiwāl ❦
Kitab al-Anwa' ❦
Ansab al-Akrad vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abu Hanifa ad-Dinaŭari (أبو حنيفة الدينوري, ankaŭ skribita Abū Ḥanīfa al-Dīnawarī) estis mezorienta sciencisto kaj historiisto de la 9-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskis en 815 apud Dinaŭar, urbo hodiaŭ ruiniĝita inter Hamadan kaj Kermanŝaho. Do, oni debatas ĉu li estis:

  • persa, ĉar la regiono de Dinaŭar hodiaŭ apartenas al Irano;
  • kurda, ĉar plejparte la loĝantoj de tiu regiono parolas kurde;
  • araba, ĉar li verkis nur en la araba.

Li mortis en 896.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Lia plej fama verko estas Kitāb an-nabāt (‏كتاب النبات‎), "Libro de la Plantoj".

Li skribis multajn aliajn verkojn pli pluraj fakoj:

Pri matematiko kaj logiko:

  • Kitāb al-jabr wa l-muqābala ("Libro de la Algebro")
  • Kitāb al-ḥisāb ("Libro de la Aritmetiko")
  • Baḥth fi ḥisāb al-Hind ("Analizo de la Hinda Aritmetiko")
  • Kitāb al-jamʿ wa t-tafrīq ("Libro de la Aritmetika Kalkulado")
  • Iṣlāḥ al-manṭiq ("Reformo de la Logiko")

Pri naturaj sciencoj kaj astronomio:

  • Kitāb an-nabāt ("Libro de la Plantoj")
  • Kitāb al-kusuf ("Libro de la Suneklipsoj")
  • Kitāb al-radd ʿalā rasad al-Iṣfahānī ("Refuto de la astraj observoj de al-Iṣfahānī")
  • Kitāb al-qibla wa l-ziwāl ("Libro de la astra orientado")
  • Kitāb al-anwāʾ ("Libro de la vetero")

Pri geografio:

  • Kitāb al-buldān ("Libro de la Landoj")

Pri historio:

  • Kitāb al-akhbār al-ṭiwāl ("Historio de la Daŭrantaj Novaĵoj")
  • Kitāb al-kabīr ("La Granda Libro", pli ĝuste Historio de la Sciencoj)
  • Ansāb al-Akrād ("Genealogioj de la Kurdoj").

Pri literaturo:

  • Kitāb al-fisāḥa ("Libro de la Retoriko")
  • Kitāb aŝ-ŝiʿr wa ŝ-ŝuʿarāʾ ("Libro de la Poezio kaj de la Poetoj")