Adobe Flash
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/31/Adobe_Flash_Player_32.svg/140px-Adobe_Flash_Player_32.svg.png)
Adobe Flash (antaŭe Macromedia Flash kaj FutureSplash, en Esperanto foje simpligita al Flaŝ) estas plurmedia programara platformo uzata por produktado de Flaŝ-animacioj, tiel nomataj "riĉaj ret-aplikaĵoj", komputilaj programaroj, poŝtelefonaj aplikaĵoj kaj ludoj kaj videoludiloj enkorpigitaj en retumilojn. Flash montras tekston, vektorajn bildojn, kaj rastrumajn bildojn por provizi animaciojn, videoludojn kaj programarojn. Ĝi permesas fluadon de Flaŝ-sonoj kaj filmetoj, kaj povas kapti enigon de komputilaj muso, klavaro, mikrofono kaj fotilo.