Saltu al enhavo

Ahmad Reza Mamduhi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahmad Reza Mamduhi
Ahmad Reza Mamduhi, prelegante dum la 2-a Irana Esperanto-Kongreso.
Ahmad Reza Mamduhi, prelegante dum la 2-a Irana Esperanto-Kongreso.
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1960 (1960-04-28) (64-jaraĝa)
en Maŝhado
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Irano
Alma mater Universitato Ŝahid Beheŝti Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
arkitekto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ahmad Reza Mamduhi (perse احمدرضا ممدوحی; Maŝhado, 28-a de aprilo 1960) estas irana arĥitekto, urbdezajnisto kaj esperantisto.[1] Ekde 2021, li estas prezidanto de ILEI[2] kaj, ekde 2022, ano de la Akademio de Esperanto.[3]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis arĥitekturon kaj urb-dezajnadon ĉe la Nacia Universitato de Irano (Universitato Ŝahid Beheŝti) kaj tradukis la anglalingvan libron «Seven Rules for Sustainable Communities» en la persan.[4][1] Ikona figuro de la Esperanta movado en Irano, li eklernis Esperanton en 1976 kaj aktiviĝis dum la 1980-aj jaroj, kiam li iĝis la unua ĉefdelegito de UEA en Irano.[1][5][6] Li elektiĝis kiel unua prezidanto de la Irana Esperanto-Asocio (IrEA), kaj reelektiĝis ankaŭ por la dua sinsekva periodo antaŭ prezidantiĝo de d-ro Keyhan Sayadpour.[2] Li instruadis Esperanton en pluraj lernejoj kaj universitatoj de Irano.[1]

Ekde 2003, li kontribuas al la esperantlingva Vikipedio, kaj ankaŭ al la perslingva kaj anglalingva Vikipedioj pri temoj ĉefe rilate al Esperanto.[1] En aŭgusto 2021, Mamduhi elektiĝis prezidanto de ILEI kiel posteulo de Mireille Grosjean;[2] li estas ano de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE).[7] Ekde 2022, aniĝis al la Akademio de Esperanto.[3] Li estas komitatano de la Irana Esperanto-Asocio (IrEA).[8]

Li parolas la persan, la anglan kaj Esperanton.[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La plej facila lingvo de la mondo

Li eldonis perslingvan lernolibron titole «Aasaan-tarin zabaane donyaa» (trad. La Plej Facila Lingvo de la Mondo, 2005, eldonejo Arĝiv, Teherano, 620 paĝojn), ampleksa persalingva eldonaĵo por instrui Esperanton aŭ memlerni paŝon post paŝo.[9][10][noto 1]

La libro strukturiĝas sur 3 niveloj, kun kreskanta malfacileco: la elementa nivelo (kie oni lernas la Esperantan alfabeton kune kun la baza gramatiko); la meza nivelo (kun 10 lekcionoj pri diversaj temoj kaj po eta vortaro fine de ĉiu lekciono); kaj, fine, la progresiga nivelo (kun Esperanta literaturo, proverboj, filozofio, scienco, ktp). La libro enhavas perslingvan gramatikon de Esperanto kaj vortarojn persa-Esperanton kaj Esperanto-persan.

La Fenomeno Esperanto

Li eldonis na «Padide-ye Esperanto» (2007), kies kero estas traduko de verko de la Nobel-kandidito William Auld kun la titolo «La Fenomeno Esperanto: la solvo de la internacia lingvo-problemo» (1987).[12] Tio estas perslingva enciklopedieto pri Esperanto. La verkaĵo inkluzivas informojn pri la historio de Esperanto en Irano kaj en la mondo, biografion de d-ro Zamenhof, eldiraĵojn de mondaj famuloj pri Esperanto, la ekeston kaj evoluadon de planlingvoj, priskribon de Esperanto, Volapuko kaj Loglano kiel ekzemploj de antaŭ- kaj post-Esperantaj planlingvoj.[noto 2]

Aliaj

Mamduhi ankaŭ aŭtoris multnombrajn artikolojn en kulturaj magazenoj, ĉefe pri la temo de Esperantaj studoj.[14][15][16][17] kaj kontribuas al Irana Esperantisto, la dulingva sezon-revuo en Esperanto kaj la persa.[noto 3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La kompleta teksto de la libro (pli ol 600 paĝoj) estas libere alirebla interrete.[11]
  2. La teksto de la libro estas libere alirebla interrete.[13]
  3. Oni vidu, ekzemple, la numerojn 40 (vintro 2022)[18] kaj 41 (printempo 2022).[19] La ceteraj numeroj elŝuteblas en la oficiala retejo.[20]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 "Ahmad Reza MAMDUH", IPR — Internacia Pedagogie Revuo. Kontrolita 2023-05-23. (esperante)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Ahmadreza Mamduhi (esperante). Esperantujo — La esperantista mondmapo. Alirita 2023-05-23.
  3. 3,0 3,1 "Oficialaj informoj", Akademio de Esperanto, 2022-03-02. Kontrolita 2023-05-23. (esperante)
  4. مجموعه مباحثی در رابطه با توسعه پایدار (perse). Urdp.Ir. Arkivita el la originalo je 2016-02-16. Alirita 2018-08-17.
  5. esperanto (21 April 2014) La unua Esperanto-kongreso en Irano (esperante). esperanto.china.org.cn. Alirita 2018-08-17.
  6. رونمايي از 10 اثر خطي تلفيقي دوزبانه رباعيات حکيم خيام > خبرگزاری میراث آریا (perse). Chtn.ir. Arkivita el la originalo je 2015-09-27. Alirita 2018-08-17. Arkivigite je 2015-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-27. Alirita 2023-05-23.
  7. Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (esperante). Alirita 2023-05-23.
  8. Pri IREA Irana Esperanto-Asocio (esperante). Arkivita el la originalo je 2014-02-01. Alirita 2016-02-09.
  9. Persa Lernolibro de la Internacia Lingvo Esperanto (esperante). Kooperace.czechian.net. Arkivita el la originalo je 2008-10-07. Alirita 2018-08-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-07. Alirita 2008-11-04.
  10. Plej facila lingvo de la mondo, La (esperante). Katalogo de UEA. Alirita 2023-05-23.
  11. Persa Lernolibro de la Internacia Lingvo Esperanto (esperante, perse). Arkivita el la originalo je 2008-10-07.
  12. Behnegarsoft.com (28 January 2008) ایبنا – اسپرانتو؛ پرطرفدارترین زبان بی‌طرف (perse). Ibna.ir. Alirita 2018-08-17.
  13. کتاب پدیده اسپرانتو: راه‌حل مشکل زبان بین‌المللی (perse). Arkivita el la originalo je 2017-12-10.
  14. Elstara Irana aŭtoro parolas pri Esperanto — Libera Folio (esperante). Libera Folio (2015-10-05). Alirita 2023-05-24.
  15. "ایرنا – اسپرانتو؛ رویای هم زبانی", Irna.ir, 2 August 2015. Kontrolita 2023-05-24. (perse)
  16. جستجوي مطالب مجلات (perse). magiran.com. Alirita 2018-08-17.
  17. "پرتال جامع علوم انسانی-احمدرضا ممدوحی", Ensani.ir, 26 March 2012. Kontrolita 2018-08-17. (perse)
  18. (2022) Irana Esperantisto 40 (esperante, perse).
  19. (2022) Irana Esperantisto 41 (esperante, perse).
  20. Irana Esperantisto (esperante). Alirita 2023-05-24.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.