Saltu al enhavo

Alexander Graham Bell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Graham Bell
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1847 (1847-03-03)
en Edinburgo
Morto 2-an de aŭgusto 1922 (1922-08-02) (75-jaraĝa)
en Beinn Bhreagh
Mortokialo Diabeto Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Beinn Bhreagh (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj usona signolingvoangla
Loĝloko Brodhead-Bell-Morton Mansion
Ŝtataneco Usono (1882–1922)
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1847–1882) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Edinburgo
Royal High School, Bath (en) Traduki
Universitato-Kolegio de Londono
Reĝa Liceo Edinburgo Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Alexander Graham Bell
Familio
Patro Alexander Melville Bell (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Eliza Bell (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Mabel Gardiner Hubbard (en) Traduki (1877–1922) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Elsie May Grosvenor (en) Traduki, Marian Fairchild (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fizikisto
entreprenisto
inventisto
inĝeniero
elektrika inĝeniero
profesoro Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj invention of telephone
vdr

Alexander Graham BELL (naskiĝis la 3-an de marto 1847 en Edinburgh, Skotlando, mortis la 2-an de aŭgusto 1922 en Baddeck, Nova-Skotio, Kanado) estis la inventinto de la unua bone funkcianta telefono kaj entreprenegisto.

En la jaro 1870 li elmigris al Kanado kaj jaron poste al Usono.[1] Ekde 1882 li estis usona civitano.

La unua tre primitiva telefono estis inventita de la germana fizikisto Philipp Reis en la jaro 1861. Bell, kiu cetere estis fiziologo pri la homa voĉo kaj instruisto pri la gesta lingvo (lia patrino estis surda), plibonigis ĝin tiamaniere, ke la parolado povis esti transdonata en bone komprenebla kvalito. Sian telefonon li prezentis en la jaro 1876: Je la 10-a de marto li unuafoje telefonis kun sia kolego, Thomas A. Watson, sidanta en la apuda ĉambro.[1]

Bell krome inventis ilon por mezuri la aŭdkapablon, ilon por loki metalajn objektojn en la homa korpo, cilindron por registri sonojn kaj diversaĵojn por la aviadtekniko.

En 1876 Bell pliefikigis la telefonon kaj starigis telefonsistemon. Ekestis Bell Telephone Company, kiu poste evoluis al la plej granda telefonkompanio de la mondo AT&T. En 1925 stariĝis Bell Telephone Laboratories, kiuj kunigis la esplorsekciojn de AT&T kaj Western Electric Company.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Alexander Graham Bell Laboratory Notebook, 1875-1876 (1875-1876). Alirita 2013-07-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]