Saltu al enhavo

Alice in Wonderland (filmo de 1951)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Alico en Mirlando.
Alice in Wonderland
longa movbilda filmo
Originala titolo Alice in Wonderland
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 28 jul. 1951
Ĝenro fantasta filmo, muzika filmo, aventura filmo, porinfana filmo, rakonto pri plenkreskiĝo, tradicie farita movbildo, filmo bazita de literatura verko
Reĝisoro(j) Clyde Geronimi • Wilfred Jackson • Hamilton Luske
Produktisto(j) Walt Disney
Scenaro Winston Hibler • Bill Peet • Joe Rinaldi • William Cottrell • Joe Grant • Del Connell • Ted Sears • Erdman Penner • Milt Banta • Dick Kelsey • Dick Huemer • Tom Oreb • John Walbridge • Aldous Huxley
Loko de rakonto Mirlando
Muziko de Oliver Wallace • Sammy Fain • Don Raye • Gene de Paul • Mack David • Al Hoffman • Jerry Livingston • Bob Hilliard
Rolantoj sen valoro
Produktinta firmao Walt Disney Company
IMDb
vdr

Alico en Mirlando (Alice in Wonderland en originala, anglalingva versio, prononco laŭ sistemo IFA [ˈælɪs ɪn wˈʌndɚlənd]) estas animacia filmo produktita de Disney kaj publikigita en 1951. La filmo estas bazita sur la du partoj de la verko de Lewis Carroll nome La aventuroj de Alicio en Mirlando. Tamen, la rakonto de la filmo estas iomete malsama al la rakonto de la libro. La filmo, kaj sur ĝi bazanta bildliteraturo, atingis tutmondan famecon.

La ĉefa rolulo estas knabino kiu endormiĝas kaj vidas strangaĵojn kiel blanka kuniklo al kiu persekutas al truo, tra kiu alvenas al Mirlando, kie estas aliaj surprizaj animaloj kaj estaĵoj.

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La rakonto komenciĝas per la lecionoj de historio kiujn Alico ricevas fare de ŝia plej granda fratino, al kiuj ĉi tiu donas neniun atenton. La knabino ludas kun ŝia katino Veksignalo kaj ŝi imagas kiel estus mondo de sia propra kreo, kiam ŝi falas dormiĝinta. Ŝi subite vidas blankan kuniklon kun jako kaj horloĝo, kiu estas vestita en veŝto kaj murmurantan "Ve! Ve! Mi malfruos!", kio en komenco al ŝi ne rezultas strange, sed fine eliras en ŝian serĉon. La kuniklo eniras en neston, Alico ĝin sekvas kaj ŝi falas en truon. Ŝi tiel alvenas al la Lando de la Mirindaĵoj kie ŝi troviĝas kun aro da tre strangaj gravuloj: la dido (birdo), la leporo de marto kaj la freneza ĉapelisto, raŭpo kiu fumas pipon... Kaj ŝi vidas sin implikita en amuzaj okazaĵoj kiel festo de "ne-naskiĝtago" aŭ ludo de kroketo kun la malica reĝino de kero. Fine Alico viglas ĉe la flanko de sia fratino, kiu diras al ŝi ke jam estas horo por reveni hejmen. Fine Alico vekiĝas sub arbo denove kune kun ŝia fratino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Teĥnikaĵoj

  • Titolo: Alice in Wonderland
  • Reĝisoro: Reĝisoro: Clyde Geronimi, Wilfred Jackson kaj Hamilton Luske
  • Scenaro: Scenaro: Winston Hibler, Ted Sears, Bill Peet, Erdman Penner, Joe Rinaldi, Milt Banta, William Cottrell, Dick Kelsey, Joe Grant, Dick Huemer, Del Connell, Tom Oreb kaj John Walbridge laŭ Lewis Carroll
  • Grafika koncepto:
    • Koloro kaj stilismo: Mary Blair, John Hench, Claude Coats, Kenneth Anderson kaj Don Da Gradi
    • Aranĝo: Mac Stewart, Tom Codrick, Charles Philippi, A. Kendall O'Connor, Hugh Hennesy, Don Griffith, Thor Putnam kaj Lance Nolley
    • Dekoroj: Ray Huffine, Ralph Hulett, Art Riley, Brice Mack, Dick Anthony kaj Thelma Witmer
  • Animado
    • Superrigardo: Milt Kahl, Ward Kimball, Frank Thomas, Eric Larson, John Lounsbery, Ollie Johnston, Wolfgang Reitherman, Marc Davis, Les Clark kaj Norman Ferguson
    • Animado de personoj: Hal King, Don Lusk, Judge Whitaker, Cliff Nordberg, Hal Ambro, Harvey Toombs, Bill Justice, Fred Moore, Phil Duncan, Marvin Woodward, Bob Carlson, Hugh Fraser kaj Charles Nichols
    • Trukoj: George Rowley, Josh Meador, Dan McManus kaj Blaine Gibson
  • Muziko:
    • Komponisto: Oliver Wallace
    • Kanzonoj: Bob Hilliard kaj Sammy Fain (Very Good Advice, In a World of My Own, All in the Golden Afternoon, Alice in Wonderland, The Walrus and the Carpenter, The Caucus Race, I'm late, Painting the Roses Red, March of the Cards), Don Raye kaj Gene de Paul (T'was Brillig), Mack David, Al Hoffman kaj Jerry Livingston (The Unbirthday Song), Oliver Wallace kaj Ted Sears (We'll Smoke the Blighter Out, Old Father William, A-E-I-O-U)
    • Orkestrado: Joseph Dubin
    • Voĉ-aranĝoj: Jud Conlon
  • Teĥnika procedo: Ub Iwerks
  • Sono: C. O. Slyfield (superrigardo), Harold J. Steck kaj Robert O. Cook (registrado)
  • Muntado: Lloyd Richardson (filmo), Al Teeter (muziko)
  • Delegita produktoro: Ben Sharpsteen
  • Produkto: Walt Disney Pictures
  • Distribuo: RKO Radio Pictures
  • Formato: Kolora (Technicolor) - 1,37:1 - Monofonia (RCA Sound System)
  • Buĝeto: 3 milionoj da USD
  • Daŭro: 75 minutoj
  • Aperdatoj: Unuiĝinta Reĝlando: 26-a de julio 1951; Usono: 26-a de julio 1951 (premiero en Novjorko), 28-a de julio 1951 (nacia apero); Francio: 21-a de decembro 1951

Roluloj (voĉoj)

  • Kathryn Beaumont: Alice (Alico)
  • Sterling Holloway: Cheshire Cat (Ĉeŝira kato)
  • Ed Wynn: Mad Hatter (Freneza ĉapelisto)
  • Jerry Colonna: March Hare (Leporo de marto)
  • Richard Haydn: Caterpillar (Raŭpo)
  • Verna Felton: Queen of Hearts (Reĝino de Kero)
  • J. Pat O'Malley: Tweedle Dee / Tweedle Dum / The Walrus (La rosmaro) / The Carpenter (La ĉarpentisto)
  • Bill Thompson: White Rabbit (Blanka kuniklo) / dodo (Dido)
  • Heather Angel: Alice's sister (Fratino de Alico)
  • Joseph Kearns: Doorknob (Pordo-anso)
  • Larry Grey: Bill the Lizzard (Bill la lacerto)
  • Queenie Leonard: Bird in the tree (Birdo en la arbo)
  • Dink Trout: King of Hearts (Reĝo de Kero)
  • Doris Lloyd: The Rose (La rozo)
  • Jim MacDonald: Dormouse (Gliro)
  • Bill Lee (The Mellomen): Card Painter (Pentristo-karto)
  • Thurl Ravenscroft (The Mellomen): Card Painter (Pentristo-karto)
  • Max Smith (The Mellomen): Card Painter (Pentristo-karto)
  • Bob Hamlin (The Mellomen): Card Painter (Pentristo-karto)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj