Saltu al enhavo

Allenby-ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Allenby-ponto
extradosed bridge (en) Traduki (2008–)
prestressed concrete bridge (en) Traduki (2008–)
internacia ponto
ĵaluziponto (–1994)
vojponto Redakti la valoron en Wikidata
Estiĝo 2008
Malfermo 1994
Lando Jordanio
Palestino Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo
Geografia situo 31° 52′ 27″ N, 35° 32′ 27″ O (mapo)31.87416666666735.540833333333Koordinatoj: 31° 52′ 27″ N, 35° 32′ 27″ O (mapo)
Allenby-ponto (Jordanio)
Allenby-ponto (Jordanio)
DEC
Situo de Allenby-ponto
Map
Allenby-ponto
Parto de Jordan-Palestine border (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr

La Allenby-ponto aŭ Alenbi-ponto (hebree גשר אלנבי, Geŝer Alenbi) aŭ Ponto Reĝo Husejno (arabe جسر الملك حسين, Jisr al-Malek Hussein), estas ponto, kiu etendas super la Jordan-rivero kaj interligas Jeriĥon en la Okcidenta Teritorio de Palestino al Jordanio. Ĝi estas la sola limtrapasejo al Jordanio por la palestinanoj, kiuj vivas en la de Israelo okupitaj partoj de Palestino.

La originala ponto estis konstruita en 1918 sur restaĵo de malnova otomana ponto, direktita de brita generalo Edmund Allenby. Ĝi estis detruita dum nokto de la tiel nomita "operaco de Palmaĥ" aŭ "nokto de la pontoj" la 16-an de junio 1946, kaj estis detruita denove dum la sestaga milito, sed estis anstataŭigita en 1968 per provizora krad-ponto. Danke al la jordana-israela packontrakto kaj la monhelpo de la japana registaro, oni konstruis novan kvar-stratan ponton el betono.