Saltu al enhavo

Anapesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anapesto estas trisilaba versero, en kiu post du mallongaj aŭ senakcentaj silaboj sekvas unu longa aŭ akcenta silabo. Oni kutime notas ĝin per ∪ ∪ —. Ekzemploj: "anapest'" (unu anapesto), "Ne riproĉ | u la sor | ton, ho ju | na ani | mo" (kvar anapestoj plus kroma silabo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]