Saltu al enhavo

Anders Tegnell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anders Tegnell
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1956 (1956-04-17) (68-jaraĝa)
en Upsalo
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Linköping - MUDr.
Londona Lernejo de Higieno kaj Tropika Medicino - epidemiologio
Universitato de Lund
Katedralskolan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
ŝtata funkciulo
epidemiologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Nils Anders TEGNELL (naskita la 17-an de aprilo 1956) estas sveda kuracisto specialiĝanta pri infektaj malsanoj. Li estas la nuna ŝtata epidemiologo de Svedio.

En liaj pozicioj, li havis ŝlosilajn rolojn en la sveda respondo al la gripa pandemio de 2009 kaj la kronvirusa pandemio de 2019 (COVIM-19-pandemio). Dum la COVIM-pandemio en 2020, Tegnell fariĝis decida fakulo en Svedio kaj internacie pro la opozicio de la Publika Sana Agentejo de Svedio al enŝlosoj, vojaĝlimigoj kaj rekomendaj vizaĝaj maskoj por ĝenerala uzo, kiuj estis vaste adoptitaj en multaj landoj por bremsi la disvastiĝon de la viruso.