Saltu al enhavo

Angela Davis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angela Davis
Persona informo
Angela Davis
Naskiĝo 26-an de januaro 1944 (1944-01-26) (80-jaraĝa)
en Birmingham, Alabamo,  Usono
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Kalifornio en San-Diego
Universitato Brandeis - doktoro de filozofio
Humboldt-Universitato en Berlino
Little Red School House and Elisabeth Irwin High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunisma Partio de Usono (–1991) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
politikisto
aktivisto pri virinaj rajtoj
politika malliberulo
feministo
universitata instruisto
filozofo
aŭtobiografo
homrajta aktivulo
profesoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Feminismo, paca movado kaj aktivismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Herbert Marcuse vd
Verkado
Verkoj Women, Race and Class vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anĝela Yvonne DAVIS (naskiĝis la 26-an de januaro 1944) estas politika aktivulino pri civitanaj rajtoj en Usono.

Ŝi naskiĝis en Birmingham kaj studis ĉe la Universitato Brandeis.

Ŝi instruis ĉe la Universitato de Kalifornio, Los-Anĝeleso dum la 1960-aj jaroj kaj samtempe ŝi estis radikala feministo, politika aktivulino kaj ano de la Komunista Partio de Usono kal la Black Panther Party.

En disputata decido la Universitato de Kalifornio maldungis ŝin, ĉar ŝi estis ano de la kompartio. Davis kandidatiĝis por vic-prezidento de Usono por la kompartio en 1980 kaj 1984 kune kun Gus Hall.

En 1970 ŝi fariĝis la tria virino sur FBI listo de plejserĉataj personoj kiam ŝi estis formale akuzita pri konspiro, forkaptado kaj murdo. Ŝi evitis la policon dum du semajnoj antaŭ ol ŝi estis kaptita. Oni procesis kontraŭ ŝi sed la juĝistoj senkulpigis ŝin de ĉiuj akuzoj.

Nuntempe (2003) ŝi laboras kiel profesoro ĉe la Universitato de Kalifornio en Santa Cruz. Ŝi daŭre aktivas pri politikaj kaj sociaj aferoj kaj verkis plurajn librojn.

En 2006, ŝi aliĝis al la Internacia Subten-Komitato al la vjetnamaj viktimoj de la "Agent Orange" [1].

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • If They Come in the Morning (1971)
  • Angela Davis: An Autobiography (1974)
  • Women, Race and Class (1981)
  • Blues Legacies & Black Feminism (1999)
  • The Angela Y. Davis Reader (1999)

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]