Saltu al enhavo

Arni Decorte

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frato Arni DECORTE, ankaŭ skribita De Corte (naskiĝis en 1914, mortis la 17-an de decembro 1987 en Leuven), monaĥo, estis dumviva membro kaj delegito de UEA, kaj tradukis, eldonis diversajn verketojn pri kapucenismo kaj religio en Esperanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La Aperoj de la Sankta Virgulino en la pasinta jarcento. Eld. de la Fratoj de la Karitato, Gent, 1957(?)
Citaĵo
 Sur 24 paĝoj, Frato Ami De Corte, nia ligano, rakontas laŭ simpla, pia maniero la aperojn de la Dipatrino.

Al tre multaj plaĉos tiu historia resumo. La broŝuro estas bele eldonita kaj havebla senpage! Tamen oni demandas sed neniel insistas por sendi unu aŭ du rtspondkuponojn se tio estas ebla. Sur linio ses de la unua paĝo mi legas: nia Ĉiela Patrino ne malavaris siajn rendevuojn sur la tero. Ĉu la verkinto ne volis diri la malon?

Ni esperas ke la verketo havas tre multe da sukceso. Tiel estraro de la Kongregacio estos ankoraŭfoje pli konvinkita de la utilo de nia lingvo kaj al multaj legantoj donos maralan forton. 
— Belga Esperantisto - Numero 349, Marto, 1957

Referencoj[redakti | redakti fonton]