Saltu al enhavo

Arno (Salcburgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beata
Arno
Ceteraj titoloj Abato de abatejo Sankta Petro
Persona informo
Naskiĝo post 740
en Isen
Morto 24-an de januaro 821 (0821-01-24)
en Salcburgo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo pastro Redakti la valoron en Wikidata vd
(ĉef-)episkopo de Salcburgo
6-a episkopo
Dum 785798
Antaŭulo Virgilio de Salcburgo
2-a periodo
1-a ĉefepiskopo
Dum 798821
Sekvanto Adalram
Abato de abatejo Sankta Petro
Beatulo
Festotago 24-a de januaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

ArnoArn (naskiĝinta post 740 en la sudorientbavaria govio Isengau, mortinta la 24-an de januaro 821 en Salcburgo) estis bavara pastro, abato je Saint-Amand-les-Eaux kaj unua ĉefepiskopo de Salcburgo. Samloke li plenumis ankaŭ la abatecon por la Arkiabatejo Sankta Petro. Li estas romkatolika beatulo; lia festotago estas la 24-a de januaro.[1]

Vivo kaj agadoj[redakti | redakti fonton]

ŝildo sur la tutsalcburgia aventura migradopado Arnoweg

Originante el la bavara dinastio de Fagana li edukiĝis en Freising. Diakona ordinacio estis en 764, pastra en 776 aŭ 777. Li frokuliĝis en la Graflando Flandrio kaj promociiĝis al abateco. Duko Tasilo la 3-a nomumis lin en 785 posteulo de Virgilio de Salcburgo; la episkopa konsekro sukcesis en la 11.6.785.

Du jarojn poste Arno provis perantumi ĉe papo Hadriano la 1-a en favoro de Tasilo kiu tamen devis abdiki kaj estis kondamnita en 788 en Ingelheim. Tuj poste Arno iĝis amiko de Karlo la Granda kaj ordonis la starigon de la posed-registro Notitia Arnonis kiu ricevis konfirmiĝon fare de Karlo la Granda en 790. De 791 Arno nombriĝis inter la dek du reĝaj senditoj (missi dominici). Laŭ komisio de la reĝo de la frankoj li vojaĝis en 797 Romon al papo Leono la 3-a por ke la ĉefpontifiko plialtrangigu la salcburgan diocezon je ĉefepiskoplando. Tio okazis en la 20.4.798: sufraganaj diocezoj de Salcburgo fariĝis la episkopujoj de Freising, Neuburg, Passau, Ratisbono kaj Säben (apud Klausen). Misia teritorio iĝis Karantanio kaj Panonio, kie setlis i.a. la avaroj. Arno mem konsekris preĝejojn kaj pastrojn en la lando de la avaroj kaj sendis tien la misi-presbiteron Ingo kun 13 akompanantoj. Ili aktivis surloke inter 785 kaj 798. La reĝo permesis al Arno restarigi la regionepiskopujojn (chorepiscopatus) en Karantanio: Teodoriko († 821) ekfunkciis helpepiskope tie.

Alkvino, grava konsilisto imperiestra, proponis al Arno nepre redukti la dekono-pagodevon por la karantanianoj por ne provoki ribelojn kiel iam ĉe la saksoj; Arno sekvis la saĝan admonon kaj re-altigo de la impostaro fariĝis ne antaŭ la 11-a jarcento fare de lia ĉefepiskopa moŝto Gebehardo.

En 799 Arno akompanis papon Leono la 3-a, kiu estis fuĝinto ĉe la karla kortego, reen al Romo kaj persone partoprenis en la 25.12.800 la kronon de Karlo. Arno ĉiam estis malferma je sciencoj kaj artoj kaj bone konis Angilberton, kortega kapelano kaj poeto de Karlo la Granda. Arno ordonis kreon de biblioteko kaj la verko de la salcburgia kroniko Annales Iuvavenses maximi. Li ankaŭ partoprenis en 809 la koncilion de Aĥeno kaj formulis tie la de Karlo aprobitajn kaj al la papo transsenditajn decidojn.

Kiam la salcburgianoj festis en 1998 la 1200-an datrevenon de fondiĝo de ĉefepiskopujo oni malfermis granddistancan migradopadon tra ĉiuj distriktoj de Salcburgio, nome Arnoweg. Starto kaj celo de ĝi estas la Citadelo Hohensalzburg.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Löwe, Heinz, "Arn". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 1 (1953), p. 355-356 (tie ĉi interrete)
  • Heinz Dopsch: Arn von Salzburg. Ĉe: Katharina Weigand (eld.): Große Gestalten der bayerischen Geschichte. Herbert Utz Verlag, München 2011, ISBN 978-3-8316-0949-9, p. 13–29.
  • Stephan Freund: Von den Agilolfingern zu den Karolingern. Bayerns Bischöfe zwischen Kirchenorganisation, Reichsintegration und karolingischer Reform (700–847) (=Schriftenreihe zur bayerischen Landesgeschichte, 144). Beck, München 2004, ISBN 978-3-406-10739-9.
  • Meta Niederkorn-Bruck, Anton Scharer (eld.): Erzbischof Arn von Salzburg (=Veröffentlichungen des Instituts für Österreichische Geschichtsforschung, 40). Oldenbourg, Wien k. a. 2004, ISBN 3-486-57595-3.
  • Rudolf Schieffer: Arn von Salzburg und die Kaiserkrönung Karls des Großen. Ĉe: Heinz Dopsch, Stephan Freund, Alois Schmid (eld.): Bayern und Italien. Politik, Kultur, Kommunikation (8.–15. Jahrhundert). Festschrift für Kurt Reindel zum 75. Geburtstag (=Zeitschrift für bayerische Landesgeschichte, Beihefte 18). Beck, München 2001, ISBN 3-406-10818-0, p. 104–121.

Notoj[redakti | redakti fonton]