Arondismentoj de Francio
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/07/Administration_territoriale_fran%C3%A7aise.svg/250px-Administration_territoriale_fran%C3%A7aise.svg.png)
En Francio arondismento povas esti:
- parto de departemento kies ĉefurbo estas subprefektejo aŭ prefektejo. La nombro de la arondismentoj en unu departemento rilatas proporcie al la nombro de loĝantoj.
- parto de unu el la tri plej grandaj urboj: Parizo (20 arondismentoj), Marsejlo (16 arondismentoj) kaj Liono (9 arondismentoj). Ĉiu arondismento elektas urban konsilantaron, kiu elektas po unu arondismentestro kvazaŭ propra urbestro.