Attila Demjén
Attila Demjén | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1926 en Târnăveni |
Morto | 1-an de septembro 1973 (47-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1946–1951) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
DEMJÉN Attila estis hungara pentristo naskita en Târnăveni la 10-an de aprilo 1926 kaj mortinta en Budapeŝto la 1-an de septembro 1973.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Attila Demjén studis inter 1946-51 en la Hungara Belarta Altlernejo en Budapeŝto ĉe Róbert Berény, Aurél Bernáth. Li estis gvidanto de belarta fakrondo Mihály Munkácsy. Li vojaĝis multe, inter 1961-64 li vivis en Italujo. Post reveno Hungarujon li kreis portretojn pri pluraj siaj amikoj, samtempaj granduloj interalie Tibor Duray, Lajos Szentiványi, Zoltán Kodály.
Individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- 1963 • G. d'Arte Bars, Romo • G. d'Arte Palazzo Vecchio, Florenco
- 1966 • Csók Galéria, Budapeŝto (kat.)
- 1968 • Stockholm
- 1970 • Stockholm
- 1972 • Mednyánszky Terem, Budapest
- 1977 • Magyar Nemzeti Galéria, Budapest (memeoekspozicio, kat).
Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]
- 1952, 1953: Munkácsy-premio
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Artportal.hu