Saltu al enhavo

August Bebel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Bebel
Persona informo
August Bebel
Naskiĝo 22-an de februaro 1840 (1840-02-22)
en Deutz, Rejnprovinco,  Reĝlando Prusio
Morto 13-an de aŭgusto 1913 (1913-08-13) (73-jaraĝa)
en Passugg
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tombejo Sihlfeld, 81079 Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio (1875–)
Social Democratic Workers' Party of Germany (en) Traduki (1869–1875)
Saxon People's Party (en) Traduki (1866–1869) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo August Bebel
Familio
Edz(in)o Julie Bebel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Bertha Friederike Bebel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
verkisto
tornisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en BerlinoLeipzig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
August Bebel

Ferdinand August BEBEL (22-a de februaro 1840 en Deutz apud Kolonjo; 13-a de aŭgusto 1913 en Passugg, Svislando) estis gvidanto de la laborista movado kaj kunfondinto de la socialdemokratia partio en Germanio, SPD.

Li naskiĝis malriĉa kiel filo de suboficiro en Rejnlando. Li lernis la metion de lignotornado. Komune kun Wilhelm Liebknecht li fondis la radikaldemokratian Saksan Popolpartion, en 1866. Sub gvido de Bebel kaj Liebknecht la popolpartio kaj kelkaj laboristaj asocioj fariĝis en 1869 la Sozialdemokratische Arbeiterpartei, SDAP. En 1867 li elektiĝis en la parlamenton de Nordgermana Federacio.

Kvankam parlamentano dum multaj jaroj, li estis ankaŭ malliberigita pro politikaj kialoj. En tiuj tempoj li verkis teoriajn traktaĵojn pri socialismo. De 1900 ĝis sia morto en 1913 li estis prezidanto de la socialdemokratia partio. En Germanio kaj internacie Bebel ĝuis eksterordinaran reputacion kiel laborista gvidanto.

Nekrologo aperis en Internacia Socia Revuo, septembro 1913, p. 217-220.