Bolivara Alternativo por Ameriko
Bolivara Alternativo por Ameriko | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
internacia organizaĵo ![]() | ||
Komenco | aprilo 2005 vd | |
Lando(j) | Venezuelo vd | |
Sidejo | Karakaso | |
Lingvoj |
class="wikidata-content" | hispana lingvo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Alternativo Bolivara por Ameriko (mallonge ALBA laŭ la hispana Alternativa Bolivariana para las Américas) - estas projekto de komuna merkato kiu, anstataŭ bazita sur merkata konkurenco, bazas sin sur solidareco kaj komplementeco. Ĝia slogano estas: Ĉiu lando donas al aliaj pri kio ĝi disponas kaj ricevas de la aliaj kion ĝi bezonas. La projekto estas subtenata de Bolivio, Kubo kaj Venezuelo; la estonta en 2006 elektita Prezidento de Nikaragvo manifestis sian intencon aliĝi al ĝi; ĝi estas projekto klare kontraŭa al novliberalismo kaj alternativo al tiu de ALKA proponita de Usono aŭ de la duflankaj liberkomercaj traktatoj instigataj de Usono.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e1/ALBA-Mitgliedstaaten.svg/240px-ALBA-Mitgliedstaaten.svg.png)