Saltu al enhavo

Carl A. Lindhagen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl A. Lindhagen
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1860 (1860-12-17)
en Katarina church parish
Morto 11-an de marto 1946 (1946-03-11) (85-jaraĝa)
en Bromma församling
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo, Kvarter: 21A Gravplats: 00117 (1946–) 59° 21′ 19″ Nordo 18° 01′ 13″ Oriento / 59.3553 °N, 18.0203 °O / 59.3553; 18.0203 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantosveda
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Upsalo (1878–) Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Carl A. Lindhagen
Familio
Patro Albert Lindhagen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Anna Emilia Lindhagen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Arthur Lindhagen (en) Traduki kaj Anna Lindhagen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Jenny Maria Helén Lindhagen (en) Traduki (1904–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo advokato
esperantisto
politikisto
pacifisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Carl Albert LINDHAGEN (naskiĝis la 17-an de decembro 1860 en Stokholmo, mortis la 11-an de marto 1946 en Stokholmo) estis sveda esperantano, urbestro (magistratestro kaj ĉefjuĝisto) de Stokholmo kaj socialdemokrata parlamentano.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Lindhagen studis juron en Upsalo. Kiel juristo li konsilis al la realigado de la testamento (juro) de Alfred Nobel. Li mem ankaŭ estis kandidato por ricevi la Nobel-premion.

En 1909 Lindhagen aliĝis al la Sveda socialdemokratia partio, kiam li jam estis 50-jaraĝa. Li estis en la maldekstra flanko de la partio kaj en 1917 tiu flanko starigis propran partion, kiu poste iĝis komunista partio kaj nun estas la Vänsterpartiet. En 1921, Lindhagen kun grupo de sampensanoj ekkontraŭis bolŝevikismon. Ili fondis propran partion, sed en 1923 reaniĝis al la Sveda socialdemokratia partio.

Kiel socialdemokrato, Lindhagen poris plibonigon de inaj rajtoj kaj la inan balotrajton, kaj batalis por plibonaj rajtoj por laboristoj, farmistoj kaj sameoj.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

En 1911 Lindhagen metis la problemon de tutmonda lingvo al la decido de la sveda parlamento; revenis poste kun sia propono preskaŭ ĉiujare, de 1928 klare proponante Esperanton. Sekvo: en 1929, 1930, 1931 la parlamento voĉdonis sumon da 2900 kronoj por instruistaj kursoj de Esperanto.

Laŭ la retejo de Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA), Lindhagen ne estis ano de SLEA aŭ aktive parolis Esperanton.[1]

Lindhagen vizitis la UK 1927 en Gdańsk kaj partoprenis la kurson de Andreo Cseh por svedaj parlamentanoj. Li faris prelegon dum la Somera Universitato 1934.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Carl Lindhagen » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»