Saltu al enhavo

Christian August Vulpius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian August Vulpius
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1762 (1762-01-23)
en Vajmaro
Morto 25-an de junio 1827 (1827-06-25) (65-jaraĝa)
en Vajmaro
Tombo Historia tombejo en Weimar Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach (1784–) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo
Vilhelmo-Ernesto-gimnazio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Johann Friedrich Vulpius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Christiane Margarethe Vulpius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Christiane von Goethe Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo bibliotekisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Christian August VULPIUS (naskiĝinta la 23-an de januaro 1762 en Vajmaro, mortinta samloke la 25-an de junio 1827 estis germana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Vulpius, bofrato de Goeto

Vulpius lernantis ĉe la Vilhelmo-Ernesto-gimnazio en Vajmaro kaj studis en Jena kaj Erlangen. Poste li vivis diversloke. Por povi nutri sin li baldaŭ devigitis verkadi. Goeto, kies amrilato kun ties fratino Christiane Vulpius tie komenciĝis en 1788, longan tempon vane klopodis peri al Christian August bonan postenon.

Li fariĝis en 1797 registristo, en 1806 bibliotekisto en Vajmaro. Tie li verkis la romanon «Rinaldo Rinaldini» (Leipzig 1798, 3 vol.), kiu estis tradukita en multajn lingvojn kaj iĝis modelo por nenombreblaj rabistaj romanoj, ekz. pri Antonia della Roccini de Johann Ernst Daniel Bornschein. Ĝi estis pligrandigita fare de Doeger je 4-a volumo titolita: «Nikanor, der Alte von Fronteja» (1858). Krome Vulpius verkis diversajn komikajn kaj mezepokajn romanojn kaj kelkajn negravajn dramojn respektive operajn tekstojn. Vulpius estis entombigita en la Historia tombejo vajmara.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 278, kio legeblas tie ĉi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]