Saltu al enhavo

Deûle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deûle
la rivero kanaligita en Lille
riverokanalo
Bazaj informoj
Situo en Francio
Longeco 73 km
Fluo
Fonto kunfluo de la rojoj Saint-Nazaire kaj Clarency en la loĝloko Souchez
- Alteco super marnivelo 70 m
Enfluejo apud Deûlémont/Deulemonde en la Lison (Lys/Leie)
- Alteco 19 m
Altecodiferenco 51 m
Geografio
Map
vdr

La Deûle (france, nederlande Deule) estas rivero en la norda parto de Francio. Ĝi trafluas la regionon Nordo-Kaleza Markolo, do la parton de Francio kiu historie estas parto de Flandrio - tial la lokaj nomoj estas kaj franc- kaj nederlandlingvaj. La rivero longas 73 kilometrojn, ekestas per kunfluo de la rojoj Saint-Nazaire kaj Clarency (ambaŭ rojoj fluas tra samnomaj komunumoj) en la komunumo Souchez, aparte konatas pro sia trafluo de la urbo Lille, kaj fine apud Deûlémont/Deulemonde fluas en la Lison (Lys/Leie), kies akvo plufluas en la Skeldon (Escaut/Schelde). De Lens ĝis Lille la rivero estas kanaligita.

panoramo