Saltu al enhavo

Dekamerono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Il Decameron, cognominato Prencipe Galeotto
literatura verkonovelaro
Aŭtoroj
Aŭtoro Giovanni Boccaccio
Lingvoj
Lingvo Medieval Italian
Eldonado
Eldondato 1353
Ĝenro novelo
Loko de rakonto Florenco
vdr
Dekamerono (Decameron), 1492
Unu el la ilustraĵoj de Sandro Botticelli (Sandro Bottiĉelli) pri Dekamerono (Decameron)

Dekamerono estas romano, kiu konsistas el ciklo enhavanta 100 novelojn dividitajn po dek por dek tagoj (Dekamerono signifas en la greka dek tagoj. La okazintaĵojn rakontas dek junaj homoj, kiuj fuĝis el urbo en provincon, por ke ili savu sin antaŭ pesto, eksplodinta en Florenco en la jaro 1348. Dekameronon verkis Giovanni Boccaccio en la jaroj 1348 - 1353. En la enkonduko de Dekamerono estas ankaŭ unu el la plej signifaj kaj la plej detalaj priskriboj de pesto en la mezepoko. La okazintaĵoj de Dekamerono kaj iliaj temoj influis vicon da pluaj artistaj verkoj en ĉiuj terenoj de la arto.

La ĉefaj temoj de la noveloj rakontitaj de la rakontistoj estas amhistorioj kaj humoro (trompo); tiele la verko heredas la mezepokan guston por amhistorioj kaj amuzo. En multaj noveloj la edzoj estas trompitaj de edzinoj, la ŝajne naivaj virinoj vere malkaŝas sian volupton, la monaĥoj kaj studentoj aperas kiel ardaj amantoj ktp.

Analizo[redakti | redakti fonton]

La gravo de la Dekamerono baziĝas grandparte sur ties zorgita kaj eleganta prozo, kiu setligis imitindan modelon por la estontaj verkistoj de la Renesanco, sed ankaŭ ĉar konsistigis la ĝenran modelon de la estonta kortega novelo, ne nur en Italio tra la nomitaj novellieri (Franco Sachetti, Mateo Bandello, Gerardi Cinthio ktp.) sed en la tuta Eŭropo (El Patrañuelo de Juan de Timoneda, la Novelas Ejemplares de Cervantes, ktp.). Eĉ la legendo de Los amantes de Teruel inspiriĝis en la novelo 8a de la kvara tago.

Aliparte, la cirkonstancoj priskribitaj en la Dekamerono estas ege influitaj de mezepoka emo por numerologio kaj mistikismo. Ekzemple, oni kredas ke la sep virinoj reprezentas la kvar kardinalajn virtojn kaj la tri teologajn virtojn (justeco, saĝo, kuraĝo kaj modereco; fido, espero kaj karitato). Kaj oni supozas, ke la tri viroj reprezentas la grakan triecan dividon de la animo (racio, kolero kaj volupto). La propra Boccaccio indikas, ke la nomoj kiujn li donis al tiuj dek roluloj estas fakte pseŭdonimoj "elektitaj ĝuste laŭ la kvalitoj de ĉiu". La itallingvaj nomoj de la sep virinoj, en la signifa ordo laŭ la origina teksto estas la jenaj: Pampinea, Fiammetta, Filomena, Emilia, Laureta, Neifile, kaj Elissa. La nomoj de la viroj estas la jenaj: Panfilo, Filostrato, kaj Dioneo.

Giovanni Boccaccio la aŭtoro de la Dekamerono

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

La Dekamerono estas distinga verko, kiu priskribas detale la fizikajn, psikologiajn kaj sociajn efektojn, kiujn la pesto kaŭzis en parto de Eŭropo. La bazaj historioj de la noveloj ne estu konsiderataj kiel inventaĵoj de Boccaccio; fakte, ili baziĝas sur italaj fontoj pli antikvaj, aŭ foje sur francaj aŭ latinaj fontoj. Granda nombro de la historioj enhavataj ene de la Dekamerono aperos poste en la La Rakontoj de Canterbury de Chaucer. Tamen, Chaucer probable ne estis familiarigita rekte kun La Dekamerono. Probable li uzis aliajn hispanajn kaj latinajn komunajn fontojn, kiel materialo kiu estis inspirigo ankaŭ por la verkoj de Boccaccio. La scenoj de la Dekamerono estis popularaj temoj por la renesancaj pentristoj kiel Tiziano. En 1970, Pier Paolo Pasolini realigis filmon baze sur kelkaj el la historioj de tiu ĉi verko.

Oni povas konsideri la verkon de Boccaccio kiel elstaran antaŭaĵon de la literaturo de sia epoko, ĉar la karakteroj de la Dekamerono estas antaŭmontro de la nereligia koncepto de la homo al kiu alvenis la Renesanco. La malesto de fantaziaj aŭ mitaj trajtoj, tiele kiel la primoko farita al la mezepokaj idealoj, estas, inter aliaj, la trajtoj kiuj difinas la Dekameronon teksto klare antropocentrisma kaj humanisma

La roluloj de Boccaccio estas komunaj estaĵoj, difektaj kaj senhavaj de ĉiu ajn nobla valoro, ĉu ĉevalira ĉu kortega; male elstaras la rabistoj, mensogantoj kaj adultoj, kaj ilia ruzo por triumfi; diference de la antikva mezepoka koncepto kie la heroo de la historio posedis belon aŭ forton, kaj asocie ĉiam al la nobelaro kaj la dieco. Fine, la forta sento kontraŭklerika de la historioj de Boccaccio pensigas en la epokoj estontaj, kie la feŭdaj kaj kristanaj idealoj estos atakitaj de la novaj konceptoj kiuj lokas la homon kiel centro de la mondo.

Rakontoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Dekamerono, unuaj tri tagoj (tr. Perla Martinelli kaj Gaston Waringhien, kooperativo de literatura foiro, 1995, 320 p.)

Citaĵo
 Jen ni staras antaŭ grava verko de la universala literaturo, kies esperantigon iniciatis la karmcmora Gaston Waringhien kaj kompletigis Perla Martinelli. Se al ĉi prezento aldoniĝas plia atuto: alloga aspekto de la fina produkto, oni povas konjekti tiun akirinda.

Tielas fakte. Jam ĉe la eko la leganto sentas sin kaptita ne nur de la intrigo, sed ankaŭ de la esprimformo, ĉar en Dekamerono nia esperanto harmonas oldguste: senafekto, spico, ĉarmo, en facila fluado, tamen laŭ zigzaga baseno el kompleksaj frazoj. Tie ofteco de bazaj gramatikiloj kiel la verbo esti kaj la korelativoj —ĝenerale leĝeraj en la plimulto de la lingvoj, sed pezaj en esperanto— sekvigas, paradokse, pro la karaktero de la teksto kaj la lerteco de la transpono, gracian tuton kun mezepokecaj resonoj. Kaj tie la unueco stila ĉiuflanke konserviĝas tiel, ke ne eblas distingi la varengjenan kontribuon — la leonan parton de la redono— disde la martinellia. La libro publikigita de Kooperativo de Literutura Foiro sub la titolo Dekamerono konsistas el la alte eruda prefaco Pri la arto noveladi, de Mario Luzi, prezidanto de la Itala PEN-Centro, en traduko de G. Silfer; Antaŭparolo de G. Waringhien; la esperanta versio de la tri unuaj tagoj de la bokaĉa Decameron; la komentario Pri la traduko de Dekamerono, de P. Martinelli; abundaj kaj interesaj Notoj kaj Nomindekso. En Decameron la rakontarto de Boccaccio akiras plenan maturecon kaj malfacilan ekvilibron inter la idealoj kortezaj kaj burĝaj. Post prologo dediĉita al la virinoj en amĉagrenoj, kun la intenco ilin distri kaj helpi, ekas la rakonta framo per gravstila kaj impona enkonduko. En ĝi priskribiĝas la terura efiko de la pesto, kiu skurĝis Florencon en 1348. Celante eskapi el la sekvaj mizeroj kaj morto, dek junaj homoj (sep damoj kaj tri kavaliroj) el la alta Florenca burĝaro decidas kunapartiŝi en pluraj luksaj vilaoj en la ĉirkaŭajo de Florenco, kie ili restas dum dek tagoj (grekece, decameron). Ĉiutage la grupanoj okupiĝas i.a. pri rakontado de po unu novelo, kie parto de intcrakordita viv-ordo, laŭ kiu iu, nomumita dumtaga reĝ(in)o, distribuas la komunan tempon kaj asignas ĝin -krom al novelado — al diversaj amuzoj, proponataj kiel modelo al la nova komerca aristokrataro: dancado, ludado de muzikiloj, kantoj, ŝako ktp. Sur tia fono Boccaccio majstre cizelas siajn personojn kvazaŭ erojn de XIV jarcenta retablo, kiu realisme evidentigas la malvirtojn kaj virtojn liaepokajn. Hipokriton, stulton, mon-avidon... li draste knutas, kiel kaj kie ajn ili manifestibas: ĉe la nobelaro, ĉe la juĝistaro... Kaj, kompreneble, ĉe la klerikaro kiu pro sia tiama domino ne nur super ĉielaj aferoj, sed ankaŭ super teraj, ofte fariĝas la objekto de liaj kritikoj. "Mi intencas rakonti al vi ŝercon vere faritan de bela damo al pompa religiulo, kiu devas des pli plaĉi al ĉiu laiko, ĉar tiuj monaĥoj estas, almenaŭ plejparte, grandaj stultuloj, kun manieroj kaj moroj ekstravagancaj, kaj tamen kredas, ke ili en ĉiu afero valoras kaj sagas pli ol la ceteraj, dum efektive estas la malo; ĉar pro sia anima febleco, ili neniel havas, kiel la aliaj hontoj, rimedon por helpi al si, do ili rifuĝas tie, kie ili povas akiri nutraĵon, kiel la porkoj" Tiele, per kontraŭluma tekniko, per vortumo malkaŝa, klara kaj senpera, tamen subtile jcn plia signo de majstreco— Boccaccio nin kunprenas al metafora pesto, morala pesto, trafinta plej diversajn tavolojn de la tiu tempa florenca socio. Jen, miakomprene, la ĉefa trajto de ĉi verko. La erotismo de multaj situacioj, cetere paradigmoj de popolaj kaj popularaj spontano, sengeno kaj senprudo, troveblaj ĉe Chaucer kaj en multaj tiagenraj beletraĵoj samepokaj, rolas ne substance sed akcidence, kvankam ĉiam suke kaj amuze. Kaj, kompreneble, nekrude kaj beltakte. Nenio en Dekarnerono aspektas plumpe. Unu el la plej erotikaj noveloj en la esperanta versio estas, sendube, la Deka de la Tria tago. En ĝi rakontatas, kiel "Alibek faribas ermitino kaj monaĥo Rustiko instruas al ŝi rein ferigi la diablon". La asociadoj diablo-peniso kaj infero-vulvo, do, funkcias implicite jam en la resuma prezento kaj teniĝas tiel dum la tuta rakonto — ĉarma ludo surbaze de la naiveco de Alibek kaj de la fakto, ke la spirito alias, sed la karno feblas—, kies konkludo jenan: "Kaj tial vi, junaj damoj, al kiuj la graco de Dio konvenas, lernu reinferigi la diablon, ĉar tio tre plaĉas al Dio kaj al la gefarantoj, kaj el ĝi multe da bono povas naskiĝi kaj sekvi". Similtonalas la rakonto pri Maseto de Lamporekjo — kiu "ŝajnigas mutecon kaj fariĝas ĝardenisto en ina monaĥcjo, kie ĉiuj monaĥinoj konkuras por kuŝi kun li"— kaj ĝia konkludo: "Tiel do Maseto, maljuna, riĉa kaj patriĝinta, sen elteni penojn por nutri kaj vivteni siajn infanojn --ĉar li sagace kapablis uzi sian junaĝon— revenis al la loko de kie li foriris kun hakilo ĉeŝultre, atestante ke Kristo tiel traktas tiun kiu kreskigas al li kornojn sur la krono." La kursivigon en la ĉi-supra teksto mi mem faris por substreki esencan trajton ĉi-verkan: la tuta libro konstituas omaĝon al la sagaco kiel pleja valoro ĉeftezas, ke per sagaco la bonojn de la vivo — amon, prosperon kaj respekton— eblas atingi aŭ konservi, se oni nur agas sane kaj kontemplas la katastrofojn de kiuj obstine kontraŭstaras la profundajn emojn de la naturo, nekonatajn nur de la stultuloj. Ja kontraŭ tiuj Boccaccio ne uzas kompaton. La traduko bele impresas pro sia stilo freŝa, flua kaj multregistra. Kontraste kun la laŭtleginda alta prozo uzita en konversoj kaj priskriboj — ho, la paradiza ĝardeno en la enkonduko de la Tria tago propaj al burgaj etosoj, la popola lingvaĵo lirlas malartifika, sprita, verva, vivoplena...: ricevi pendumon transiĝas al draŝi la venton per la kalkanoj; splenda Zamenhofa proverbcco iluminas sentencojn kiel "ka decidis reakiri perforte, kion li ne povis atingi pervorte"; latinideske popolgustaj legiĝas perloj kiel "Sed Marato, per sankta ŝvel-en-mano, kiun Dio donacis al ni, komencis konsoli ŝin tiel efike, ke ŝi amikiĝinte kun li, forgesis Perikonon"; kun karakterizoj proksimaj al la hispana pikareska romano aperas i.a. la historio pri Andreĉjo de Peruĝo, kie naturalisme bildiĝas bas-tavolaj etosoj de la Napolo tiutempa... ĉu fidele al la originalo? Nu, mi komparis ne kun tiu, sed kun aprecato hispanigo far Pilar Gómez Bedate, kaj, miapercepte, la esperanta versio tre laŭiĝas al ĝi kaj foje montrigas eĉ pli suka kaj gracia. Kvankam tre maloftaj, ne mankas, tamen, diverstipaj koboldaĵoj kaj vortigoj polemikvekaj, eĉ eraraj. Kaj ĉi punkton, kiu alikuntekste eĉ ne menciindus, mi aludas ne por iel vuali la ĉiuflankajn meritojn de la libro, sed ĝuste ĉar tiaj meritoj faras ĝin inda je laŭeble senmakula prezento en postaj eldonoj kaj je sukceso sufiĉa por ebligi la publikigon de la ceteraj partoj de la bokaĉa ĉefverko.

Ja esperantigo de la ceteraj noveloj de Decameron, sendube kolosa tasko, konstituus belan posteuman omaĝon al la iniciatinto, Waringhien, kaj frandindan donacon por nia literaturama publiko. 
— Boletín n325 (mar 1996)

En kino[redakti | redakti fonton]

La Dekamerono estis adaptita al kino de la itala reĝisoro Pier Paolo Pasolini en 1971.