Pro populacio de proksimume 207 milionoj en 2017, Brazilo estas la 7-a plej popolriĉa lando en la mondo. La loĝdenso estas po 25 homoj por kvadrata kilometro kaj la urba indico estas 90%.
Hodiaŭ, Brazilo estas hejmo de multaj malsamaj komunumoj: ekzemple, ĝi havas la plej grandan italan kaj germanan komunumon en la mondo, post Germanio kaj Italio respektive.
Laŭ la PNAD (Nacia Enketo de Domanaroj) (2008) farita fare de la Brazila Oficejo de Statistiko IBGE, ekzistis proksimume 189 953 000 homoj en 2008[1]. Laŭ la plej lastatempa censo (2010), la brazila registaro havas laŭtaksan populacion de 192,76 milionoj.
Loĝdenso, administra divido kaj ekonomia sektoro de Brazilo (1977).
La populacio de Brazilo estis taksita de 1550 ĝis 1850 surbaze de diversaj fontoj. La unua oficiala censo estis farita en 1873. De tiu jaro pluen, censo estas okazigita ĉiun okan jaron (kun kelkaj esceptoj).
Brazilo estas la sepa plej loĝata lando en la mondo.
1550 - 15.000
1600 - 100.000
1660 - 184.000
1700 - 300.000
1766 - 1.500.000
1800 - 3.250.000
1820 - 4.717.000
1850 - 7.256.000
Brazila Loĝantaro, 1550-20051872 - 9,930,478
1890 - 14.333.915
1900 - 17,438,434
1920 - 30.635.605
1940 - 41.236.315
1950 - 51.944.397Brazila loĝdenso laŭ ŝtato. La malhelaj areoj havas loĝdenson de pli ol 300 individuoj je kvadrata kilometro, ruĝa 100-299, rozkolora 50-99, malhelverda 25-49, helverda 10-24 kaj flava 0-9.
Brazilo havas la duan plej grandan kristanan loĝantaron en la mondo post Usono. Ĝi estas ankaŭ la plej popolriĉa katolika lando. La eklezio estis formale apartigita de la ŝtato.
Laŭ la censo de 2010, 65% de la populacio estas katolikoj, 22% estas protestantoj, 2% estas spiritistoj, 3% estas kredantoj je aliaj religioj kaj 8% estas nereligiaj. La proporcio de protestantoj klare pliiĝis en la malfrua dudeka jarcento malprofite de katolikismo. Gravaj protestantaj konfesioj estas pentekosta, evangelia, baptisma, adventisma, luterana kaj reformisma.
Proksimume 60-80% de brazilanoj pli ol 15-jaraj estas kleraj[4]. Brazilo havas devigan edukadon por aĝoj 7-12. Bazlernejo daŭras 4-5 jarojn, poste ĝenerala edukado, profesia edukado kaj privataj faklernejoj estas dividitaj en du. La unua grado estas kvarjara mezlernejo kaj la dua grado estas trijara kolegio. Antaŭ 1900, ekzistis neniu universitato en Brazilo; La plej gravaj ekzistantaj universitatoj estas Rio-de-Ĵanejro, fondita en 1920, San-Paŭlo, fondita en 1934, Porto-Alegro, fondita en 1934, Kuritibo, fondita en 1912, Salvador, fondita en 1946, Recife, Bel-Horizonto, fondita en 1946 kaj Braziljo estis fondita en 1960. La plimulto de universitatoj estas publikaj universitatoj, sed ankaŭ estas privataj katolikaj universitatoj en la lando.[5]