Diskuto:Lingva imperiismo
Kion celas lingva imperiismo?[redakti fonton]
Estimataj Montanesko kaj Roberto, vi skribis:
"La nocio lingva imperiismo esprimas sistemecan strebadon favori respektive konservi pere de politikaj, ekonomiaj kaj/aŭ kulturaj rimedoj la dominadon de unu lingvo en interetna komunikado."
Sed, laŭ mi, lingva imperiismo nur estas ilo por favori/konservi politikajn kaj ekonomiajn (eble kulturajn) avantaĝojn super aliaj lingvokomunumoj. La dominido (aŭ strebado por dominado) de unu lingvo estas lingva imperiismo, ne la celo de lingva imperiismo. Ĉu vi ne akordas? (aŭ, ĉu mi malbone komprenis la frazon?)
Amike, Le Hibou 21:14, 17. Sep 2005 (UTC)