Saltu al enhavo

Edmund Barton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmund Barton
Persona informo
Edmund Barton
Naskiĝo 18-an de januaro 1849 (1849-01-18)
en Glebe
Morto 7-an de januaro 1920 (1920-01-07) (70-jaraĝa)
en Medlow Bath
Mortis per Kora malsufiĉo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo South Head General Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Aŭstralio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Sidnejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio protektisma partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Edmund Barton
Familio
Patro William Giles Barton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Mary Louisa Whydah (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj George Burnett Barton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Jane Barton (en) Traduki (1877–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Edmund Alfred Barton (en) Traduki, Arnold Hubert Barton (en) Traduki, Oswald Barton (en) Traduki, Jean Alice Barton (en) Traduki, Wilfred Barton (en) Traduki, Leila Stephanie Barton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
juĝisto
diplomato
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Kanbero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edmund BARTON (naskiĝis la 18-an de januaro 1849, mortis la 7-an de januaro 1920) estis la unua ĉefministro de Aŭstralio kaj fondinta juĝisto de la Alta Kortumo de Aŭstralio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juneco[redakti | redakti fonton]

Edmund Barton naskiĝis kiel la plej juna el la naŭ gefiloj de William kaj Mary Louise Barton. Lia patro estis la unua borsisto de Sydney. 7-jaraĝa li eniris la lernejon Fort Street High School, 10-jaraĝa la Sydney Grammar School. En 1865 li ekstudis ĉe la Universitato de Sidnejo. En la jaro 1868 li bakalaŭriĝis kaj du jarojn poste, 21-jaraĝa magistriĝis.

Advokato[redakti | redakti fonton]

Ekde 1868 Edmund Barton laboris ankaŭ en advokatokancelerio. Fine de la jaro 1871 li estis akceptita kiel advokato ĉe altaj juĝejoj. Dum la 1870-aj jaroj li laboris kiel advokato.

Laŭ konsilo de konato, George Reid, la posta 4-a ĉefministro de Aŭstralio, li aliĝis al diskutklubo de altlernejo, kie estis pridiskutitaj multaj sociaj kaj ekonomipolitikaj aferoj. Tie li spertiĝis pri retoriko.

Edmund Barton edziĝis la 28-an de decembro 1877 al Jane Mason Ross en Newcastle. Ili havis entute kvar filojn, Edmund Alfred (1879), Wilfrid (1880), Arnold Hubert (1884); Oswald (1888) kaj du filinojn, Jean Alice (1882) kaj Leila Stephanie (1892).

Politikisto[redakti | redakti fonton]

Meze de la 1870-aj jaroj Edmund Barton ekis politikistan vojon. Post du vanaj provoj en la jaroj 1876 kaj 1877 li fine elektiĝis en 1879 al la kolonia parlamento de Novsudkimrio. Krom portempaj paŭzoj li laboris ĝis 1900 kiel deputito de diversaj balotkantonoj en la parlamento. En 1882 nur 33-jaraĝa li iĝis parlamentparolisto kaj konservis tiun oficon ĝis 1887.

Komence de la 1890-aj jaroj lia politika vidpunkto ŝanĝiĝis, de la Free Trade Party (FT) sub George Reid li transiris al Protectionist Party (PROT), kiun li reprezentis ekde 1891 kiel kandidato dum balotoj.

Edmund Barton estis unu el la ĉefaj jesuloj de la kreado de aŭstralia federacio. Kiel delegito de la kolonio Novsudkimrio li partoprenis vigle la konstitucidonajn kunsidojn de la jaroj 1890 kaj 1891, 1897 kaj 1898. En marto 1900 li gvidis delegacion al Londono por ĉeesti la validigon de la Commonwealth of Australia Constitution Bill, kiu enhavis la konstituan tekston, fare de la brita parlamento.

Framasonismo[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ triono de la anoj de la aŭstralia parlamento estis framasonoj. Edmund Barton estis ano de la Australia Lodge of Harmony No. 556 kaj estis inicita la 3-an de marto 1878. La 9-an de junio 1880 li fariĝis Senior Deacon de la framasona loĝio. Tiu loĝio iĝis en 1888 la numero 5 kun starigo de la Unuiĝinta grandloĝio de Novsudkimrio.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. William R. Denslow, Harry S. Truman: 10,000 Famous Freemasons from A to J, Part One. Kessinger Publishing, ISBN 1-4179-7578-4.