Edwin de Kock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edwin de Kock
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1930
en Sud-Afriko Sud-Afriko
Morto 14-an de decembro 2022
en Edinburgo
Lingvoj Esperantoafrikansaangla
Nacieco usonano
Ŝtataneco Sud-AfrikoUsono
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto
  • Kvin elementoj (1957-58, eld. 1970)
  • Ombroj de la kvara dimensio (1961)
  • Fajro sur mia lango (1967)
  • Poemaro kaj prozeroj (1970)
  • Plukonstrue (1975)
  • Japaneskoj (1982)
  • Saluton al la suno (1983)
  • Vojaĝoj kaj aliaj poemoj (1992)
  • Testamente, lumdiska kolekto da poezio kaj prozo, i.a. Lastaj Poemoj (2005)
  • Sub fremdaj ĉieloj (2008)
  • La konflikto de la Epokoj (1959-2018).
Akademiano jes
Esperantistiĝis en 1955
vdr

Edwin de KOCK [edŭin de kok] (naskiĝis la 9-an de marto 1930 en Sud-Afriko, mortis la 14-an de decembro 2022 en Edinburgo, Teksaso) estis sudafrika kaj usona instruisto kaj profesoro kaj unu el la plej gravaj Esperanto-poetoj.

De Kock en Sud-Afriko lernis Esperanton kaj verkis la unuan poemon en 1955. Krom kiel originala poeto li elpaŝis kiel biografo, esperantologo, poligloto, redaktoro kaj movadano. Li estis laika predikanto Adventista, misiisto, teologo, vegetarano kaj kontraŭrasisma aktivulo. De Kock krom en Esperanto ankaŭ verkis, tradukis kaj redaktis angle kaj afrikanse. Membro de la Akademio de Esperanto (1973-2007), Honora Membro de UEA ekde 2000.

Poezio kaj esperantologio[redakti | redakti fonton]

Sur la kampo de la poezio li ellaboris teoriojn pri metriko, klarigitajn en la antaŭparolo de Testamente (2007). Per originalaj poemoj li kontribuis al multaj revuoj, antologioj kaj librokolektoj.

Kiel esperantologo li i.a. kontribuis al la landnoma problemo kaj pledis gardi la diakritajn literojn. Eble plej grava estas lia eseo "Principoj por la takso de neologismoj" (1987), en kiu li proponas sep kriteriojn, per kiuj oni povus juĝi, ĉu "neologismo" estus bona kaj necesa. Samjare li mem eldonis ankaŭ "Leksikoneto de mal-anstataŭaĵoj dudirekta".

Sud-Afriko[redakti | redakti fonton]

En sia hejmlando De Kock estis prezidanto de la Esperanto-Asocio de Suda Afriko de 1977 ĝis 1989 kaj redaktoro de la landaj Esperanto-periodaĵoj Afrika Esperantisto, 19551957 kaj de Bona Espero, 19771979, 19861987.

Teksaso[redakti | redakti fonton]

Ekde la 4-a de oktobro 2000 de Kock estis Usona civitano. Li loĝis apud Edinburgo, Teksaso, Usono. En 2005 li estis honora gasto ĉe la Landa Kongreso de ELNA.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

Japaneskoj, 1982.
  • Kvin elementoj (1957-1958, eld. 1970)
  • Ombroj de la kvara dimensio (1961)
  • Fajro sur mia lango (1967)
  • Poemaro kaj prozeroj (1970)
  • Plukonstrue (1975)
  • Japaneskoj (1982)
  • Saluton al la suno (1983)
  • Vojaĝoj kaj aliaj poemoj, eldono de Flandra Esperanto-Ligo, 1992, Serio Stafeto n-ro: 16.
  • Testamente, lumdiska kolekto da poezio kaj prozo, konsiderata kiel lia ĉefverko[1], enhavas ankaŭ interalie Lastaj poemoj (2005)
  • Kontribuis al Beletra Almanako n-ro 1 de septembro 2007.
  • Sub fremdaj ĉieloj. 2008. 288 p. — ISBN 978-90-77066-33-1 (antologio de poezio (eĉ post la t.n. „Lastaj poemoj”), sed ankaŭ eseoj pri la historio de Esperanto en Sud-Afriko, pri memorindaj personoj, kiujn Edwin renkontis en kaj ekster la verda mondo (2007). Serio Stafeto n-ro: 32)
  • La konflikto de la epokoj, la majstroverko de Edwin de Kock, kreita en sep jaroj, kun longaj interrompoj, dum preskaŭ 60 jaroj, inter 1959 kaj 2018, eldono de Flandra Esperanto-Ligo, 2019, Serio Stafeto n-ro: 41.

Esperantologio[redakti | redakti fonton]

  • Principoj por la takso de neologismoj. En: Mattos, Geraldo (ed.). Centjara Esperanto. Chapecò (Brazilo): Fonto 1987, p. 76-92
  • Leksikoneto de mal-anstataŭaĵoj dudirekta (sinonimoj kaj antonimoj). Pretoria: Eld. la aŭtoro 1987, 21 p. ISBN 0-620-10746-4

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Fajro sur mia lango

Citaĵo
 La sudafrika poeto kiu lanĉis sin per jam grava primica poemaro “Ombroj de la kvara dimensio", per sia nova verko "Fajro sur mia lango” li

nun projekcias ombron kiu povas esti de iu kvina, kaj ĝi egalas al lumo de tiu fajro kiu flamas el profunda kanto de internaj ribeloj, kontraŭ rasismo aŭ eskatologiaj angoroj. Lia "karno kantas kiel fajro", kaj tiel lia lango ardas pro tiuj poeziaj vortoj, kiuj troviĝas gravedaj je elhoma universaleco. Edwin de Kockkonsideras ke poeziaĵo ne devas konsisti nur el konvenciaj skemoj je klasikaj formoj, ritmoj kaj ideoj. Li alproprigas al si tute naturan kaj konvenan ritmecon, kaj tiel fluas kohere, sedlaŭ tute persona stilo, vortoj kiuj nur celas al alta dirado por tiel sekci la homon kaj ĝian animon, kaj situigi en lokon de justeco nian neperfektan societon kaj la individuan avidecon kiu volus eterne vivi surtere meze de niaj plej forte enradikiĝintaj malvirtoj. La aŭtoro deziris malplenigi sin per fajraj vortoj. Li vere sukcesas, sedli, nature, ne sentas sin kontenta. “Estas torturo ajnon diri”, li skribas. Kaj per citaĵoj el lia verko ni povus longe recenzi. Ni provu: “kiel mi sukcesus en viajn cerbojn ŝraŭbi la konscion sen la kutimaj belefektoj, nur per vortoj nudaj kiel morda ŝtalo ? La urĝo elparoli iĝas jam pli drasta ol la hista volo vivi!” Li sentas sin senpotenca, nur pro tio ke li celas al pinta supro de sociala misia esprimado kaj denuncado. Tial li en viciĝas en la senpovecon. Sed ni scias bone ke tio ne estas vera: "Kiel povis mi pardoni min, pro tio, ke mi ne kapablas senti la realon de aliaj homoj? Proksimulo estas nur objekto kiel kato, ŝtono aŭ balailo, dum la mondo sin prezentas sole en la lum’ de mia kurta esto tra privataj okulvitroj." Li ne povas eviti ke lia realisma liriko, de tempo al tempo esprimiĝu per teneraj aŭ ekloga] agordoj. Kaj ni ĝojas ankaŭ pro tio. Ho la poemo "Memorante mian mortintan patrinon"! Kaj bonvolu gustumi tiujn versojn: “ Enmarŝas la vespero per sandaloj sanktaj kun kandellumo kaj kvieto. ( ...) La tago kaj la va i’ en om b rojn forsolviĝas, kaj sur la bonan dormon falos roso de l’ longaj sencoplenaj noktpalpebroj." Li ankoraŭ sin konfesas:

Kaj mi iĝis kore laca
kaj la vort’ cemente dura,
ke mi fine ĉesu verki,
laŭ postul’ de art’ pli pura!

Sendube "Fajro sur mia lango", kiu estas la 58-a volumo sub la jam fama marko Stafeto , estas lum a stelo eventa de la beletristiko esperantlingva. 
— G. MORA. Boletín n183 (jan 1971)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carlo Minnaja, Testamente, recenzo, revuo Esperanto, Universala Esperanto-Asocio, p. 250, n-ro 1330 (12), novembro 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]