Saltu al enhavo

Egon Schaden

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Egon Schaden
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1913 (1913-06-04)
en São Bonifácio
Morto 16-an de septembro 1991 (1991-09-16) (78-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Lingvoj Esperantoportugala
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de San-Paŭlo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Francisco Schaden Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
universitata instruisto
antropologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Egon SCHADEN (naskiĝis la 4-an de julio 1913 en Palhoça, mortis en 1991) estis brazila esperantisto, filo de Francisco Schaden.

Li estis kuracisto kaj unu el plej famaj brazilaj antropologiistoj. Li estis studento de Claude Lévi-Strauss kaj en 1953 kreis la revuon Revista de Antropologia, kies redaktoro kaj eldonisto li estis. Li vivis multajn jarojn kun indiĝenoj, siaj verkoj pri la tupia lingvaro ankoraŭ estas citindaj.

Li ĉiam laboris en la Lernejo de Artoj, Sciencoj kaj Humanecoj de la Universitato de San-Paŭlo, kie li estis profesoro ekde 1949 ĝis esti eksigita pro politikaj kialoj de militista diktaturo 1967.

Li fondis en 1933 la grupon Centro Esperantista de São Paulo. Li estis profesoro pri antropologio. Estas publika lernejo kun lia nomo en la urbo Francisco Morato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]