Elemér Bán
Etoso
Elemér Bán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1917 en Hajdúnánás |
Morto | 1-an de marto 2019 (101-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto aktoro |
Elemér Bán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bán Elemér estis hungara operkantisto, (tenoro).
Elemér Bán[1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1917 en Hajdúnánás, li mortis la 19-an de marto 2019 (aŭ pli frue) en Debrecen.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Elemér Bán lernis en sia naskiĝurbo, dum li prenis kantadolecionojn de Erzsébet Hoór Tempis. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1941. Lia ĉefinstruisto estis Margit Walter. Li komencis sian operan karieron en Nacia Teatro (Kolozsvár) (1941-1944, tiam en Hungario, nun en Rumanio). Lia sekva teatra stacio estis Nacia Teatro (Szeged), poste inter 1949-1978 la Teatro Csokonai (Debrecen). Li ricevis la titolon "eterna membro de la teatro" en 1994.
Lia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Wolfgang Amadeus Mozart: La geedziĝo de Figaro - Basilio
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann - Andreas
- Johann Strauß (filo): Die Fledermaus - Alfred
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - franca reĝo
- Károly Szakonyi: A pénz komédiája (proza rolo en komedio)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-03-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- [1]