En Ombro kaj en Lumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En Ombro kaj en Lumo
En Ombro kaj en Lumo
En Ombro kaj en Lumo
Aŭtoro Zilda Gama
Eldonjaro 1957
Urbo Rio-de-Ĵanejro
Eldoninto Brazila Spiritisma Federacio
Paĝoj 274
vdr

En Ombro kaj en Lumo estas libro, laŭ la subtitolo, diktita de la spirito Viktor Hugo al la brazila mediumino Zilda Gama. La verko unue aperis portugallingve.

Tradukita de Luiz da Costa Porto Carreiro Neto, Brazila Spiritisma Federacio eldonis esperantlingvan version en la jaro 1957 en Rio-de-Ĵanejro.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Temas pri rakonto el la 19-a jarcento, kaj elvolviĝanta en kvin libroj, kiel la aŭtorino deklaras. Ĉiu el tiuj "libroj" pritraktas iun enkarniĝon de personoj kiuj travivis tumultoplenan ekzistadon. La objektivo de la verko estas montri al la suferantaj estuloj kaj morale kripligitaj la eblon pri la homa regenerado, kiu efektiviĝas pere de la diversaj reenkarniĝoj de la Spirito.

Tio okazas dank'al la konfirmado pri la Dia Justeco, kiu permesas la konsoliĝon kaj la analizadon de la faloj aŭ akiraĵoj, kiujn ĉiu persono ade karakterizas en iu vojiro, signigita per la eliro el la ombroj, rezulte de la eraroj, survoje al la lumo, difinita per la ascendo al la perfektiĝo.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Jen longa novelo, kiu temas pri ĉarmaj kaj funde kortuŝaj travivaĵoj de diversaj personoj dum pluraj ekzistadoj en nia mondo. Mi ne dubas, ke ĉi tiu verko estos frande ŝatata de la spiritistoj kaj same ankaŭ de multaj ne tiaj, kiuj — kiel mi — scias preskaŭ nenion pri spiritismo. Sekve, pro la fakto, ke tiu doktrino estas enigmo por mi, mi funde klopodis detale analizi la enhavon de tiu kurioza novelo, kiu vere akordas kun miaj sentoj pri paco, amo kaj frateco. Tamen, en pluraj periodoj, la dialogoj estas efektivaj predikoj, kiel saĝe kaj prave avertas la tradukinto, sed tiel longaj, ke ili riskas tedi la legantojn, kiuj estas fremdaj je la nomita doktrino.

Kompreneble, tio okazas ĉar romano, kies celo estas propagandi la kvalitojn de religia idealismo, sub formo de novelo, ne estas ordinara rakonto pri okazaĵoj al homaj vivoj, pli aŭ malpli interesaj, sed ankaŭ propagandilo por varbi adeptojn. Tial, oni devas konscii pri la bezono de dialogoj, kiuj ofte — precipe, tiuj en la tria ĉapitro de la dua libro — estas instruaj kaj konvinkigaj por ĉiuj pacamantoj. Dirinte, ke akademiano Porto Carreiro faris la tradukon, oni neniel necesas emfazi, ke la lingvo estas klara kaj flua.

Tamen, por mia gusto, ĝi enhavas tro da eg-sufiksoj; ekzemple: amegata, petego, purega k. t. p. Kio, cetere, ne difektas la brilon, kiun posedas la boneca stilo de la kompetenta tradukinto de ĉi tiu admirinda verko, kiu riĉigas de nun nian literaturon, dank‘ al sindonema eldonejo. 
— J. Devis. Boletín n110 (jul 1958)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]