Saltu al enhavo

Erato de Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erato de Armenio
Persona informo
Էրատո
Naskiĝo meze de la 1-a jarcento a.K.
Morto en la 1-a jarcento, probable en 12, kiam finiĝis ŝia dua reĝineco
Ŝtataneco Armenio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Artaksia Dinastio vd
Patro Tigranes III (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Tigranes IV (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erato estis reĝino de Armenio kaj la lasta membro ĉe la trono de la Artaksia dinastio. Filino de Tigrano la 3-a kaj duonfratino kaj edzino de Tigrano la 4-a. En la jarcentoj antaŭ kristanismo, incestaj geedziĝoj estis oftaj ĉe helenismaj kortegoj por konservi la purecon de la reĝa sango. Ŝi estis la nura armena reganto kiu atingis la tronon tri fojojn. Erato regis kune kun ŝia frato Tigrano la 4-a de la jaro 8 al 5 a.K., 2 a.K. al 2 p.K. kaj de la jaro 6 ĝis 11 aŭ komence de 12 p.K. Aŭgusto Cezaro sendis Tiberion por nomumi Artavasdes la 3-a kiel Reĝo de Armenio, kiu estis kuzo de Tigrano kaj Erato. Tigrano kaj Erato iniciatis internan militon kun la helpo de Fraates, Reĝo de Partujo.

La partuja reĝo baldaŭ ĉesis sian subtenon por eviti plenan skalomiliton kontraŭ Romo. Gajo Julio Cezaro estis sendita al Armenio por ĉesigi la internan militon. Antaŭ lia alveno Tigrano la 4-a estis murdita dum unu el la tumultoj kaj la armena trono estis donacita al Ariobarzanes, Medo el origino. Ariobarzanes estis mortigita en akcidento kaj Aŭgusto Cezaro nomumis la filon de Ariobarzan, Artavasdes, kiel la nova reĝo. La armena loĝantaro laciĝis je eksterlandaj reĝoj kaj Aŭgusto reviziis sian politikon per donado de la trono al Tigrano la 5-a, artaksido de nekonata deveno. La armenaj nobeluloj, malkontentaj kun Tigrano la 5-a, ribeliĝis kaj reentronigis Eraton kaj Tigrano al la trono. Ŝi estis faligita sub nekonataj cirkonstancoj en la jaro 11 aŭ komence de 12, post kiuj la Artaksia dinastio formortis. Aŭgusto decidis konservi Armenion kiel vasala regno anstataŭ aneksi ĝin al la Imperio. En la jaro 12 Vonono la 1-a de Partujo estis nomumita kiel Reĝo de Armenio fare de Aŭgusto Cezaro.