La loko estis frue loĝata. Tomboj el la bronza epoko (ĉirkaŭ 1550-1250 antaŭ Kristo) kaj pliaj de ĉirkaŭ 1000-800 antaŭ Kristo atestas pri tio. Dum la unua jarcento post Kristo la romia imperio etendiĝis ĝis ĝuste ĉi tie. La limon ĉe la rivero Majno, kiu dividis romian teritorion okcidente kaj ĝermanan oriente, la romia armeo sekurigis per fortikaĵoj. Por eviti eblan atakon de la romianoj, la ĝermanoj oriente de la rivero tamen translokiĝis for de la limo orienten, kaj eĉ post la disfalo de la romia imperio daŭris ĝis la jaro 531, kiam (ĝermanaj) frankonoj denove ekloĝis ĉe la orienta bordo de la Majno. La unuaj farmbienoj, kiuj formis la bazon de la hodiaŭa urbo, nur konstruiĝis inter 800 kaj 950 post Kristo. Ĉirkaŭ la jaro 1183 la germana cezaro Friedrich Barbarossa (la "ruĝbarbulo") permesis al al komunumo havi merkaton, promesis al ĝiaj loĝantoj liberecon kaj protekton. La negocado, sed ankaŭ produktado de vino sur la sunoplenaj montoj flanke de la rivero ekde tiam prosperas.
Nuntempe kultura halo gastigas teatraĵojn kaj koncertojn, kaj intelektula kinejo same altiras vizitantojn ne nur el la bavariaj distriktoj Miltenberg kaj Aschaffenburg, sed ankaŭ el la proksimaj hesiaj distriktoj Odenwald kaj Darmstadt-Dieburg okcidente (aŭte venante de tie, cetere bone eblas parki ĉe piedira ponto en komunumo Wörth okcidente de la Majno kaj simple piediri trans la ponto en la urbon).