Saltu al enhavo

Ernő Rubik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Rubik
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1944 (1944-07-13) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy (–1971)
Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1967) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Ernő Rubik Redakti la valoron en Wikidata
Infano Zoltán Rubik (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkitekto
matematikisto
inventisto
skulptisto
dezajnisto
universitata instruisto
inĝeniero
entreprenisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Kubo de Rubik
vdr

RUBIK Ernő, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rubik Ernő estas mondfama hungara inventisto.

Ernő Rubik naskiĝis en Budapeŝto, la 13-an de julio 1944.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro (havanta la saman nomon Ernő Rubik (inĝeniero)) estis inĝeniero pri flugmaŝinoj. Li frekventis ĉiujn lernejojn en sia naskiĝurbo, li ricevis inĝenieran diplomon en 1967 en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, poste li lernis ankaŭ skulptoarton en Industriarta Altlernejo ĝis 1971. Komence li laboris kiel inĝeniero, sed poste li instruis en la menciita Industriarta Altlernejo, kie li estis altrangulo. En 1975 li inventis la mondfaman Rubik-kubon. Baldaŭe li inventis similajn ludojn, tamen ne tiel gravajn, kiel serpento en 1977, sorĉaj kvadratoj en 1985 kaj Rubik-globo en 2009. Ĝis tiam li ricevis diversajn premiojn de la ŝtato.

Oni regule aranĝas ĉampionadon pri kubo de Rubik.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Invento de Ernő Rubik