Saltu al enhavo

Fluganta subtaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto el 1952, Usono

Fluganta telerofluganta subtaso estas tipo de neidentigita fluganta objekto (Nifo) kun korpoformo simila al telero, ĝenerale priskribita kiel arĝent- aŭ metalkolora kaj kun moviĝantaj lumoj aŭ aliaj lumefikoj.

La unua notado de fluganta telero okazis fare de Kenneth Arnold, la 24-an de junio 1947. Kvankam oni vidis similajn nifojn jam ekde Mezepoko, la sciigoj pri flugantaj teleroj disvastiĝis kun la komenciĝo de malvarma milito. Ĝi estis/estas fidela temo en la klaĉgazetoj kaj ofte aperis en sciencfikciaj filmoj en la 1950-60aj jaroj kaj kelkfoje eĉ pli poste (ekz. Mars Attack en la 2000-aj jaroj).

Spite al fotilhavaj poŝtelefonoj kaj diĝitaj kameraoj, oni ne povis pruvi ekziston de fluganta telero kiel kosmoŝipo de eksterteruloj. Multaj fotografaĵoj pruviĝis falsaj.

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]