Foliigita pasto
Foliigita pasto aŭ pufa pasteĉo estas produkto kiu konsistas el maldikaj folioj da pasto. Ĝi estas farata per plurfoje ŝmiri tavolon da butero aŭ margarino sur tavolo da pasto, kaj sekve faldi kaj laminati ĝin.
Ĝi estas "tute preta kaj finita" aĉetebla en preskaŭ ĉiu superbazaro. Krom por dolĉaĵoj foliigita pasto ankaŭ tre taŭgas por nedolĉaj frandaĵoj kiel pasteĉoj.
La diferenco inter foligita pasto kaj aliaj rulitaj bakaĵoj kiel danaj bakaĵoj aŭ croissantoj kuŝas ĉefe en la pasto. Neniu gisto estas aldonita al la folikukaĵo; gisto ankaŭ estas utiligita kiel fermentagento en danaj bakaĵoj. La pastoj ankaŭ enhavas sukeron, lakton kaj aliajn ingrediencojn, laŭ viaj bezonoj kaj la recepto.
Foliopasto (fermentŝvelita) kiu ankaŭ oftas en greka kaj mezorianta kuirarto, estas tre simila al foliigita pasto.
Ingrediencoj[redakti | redakti fonton]
Bakaĵoj de foliigita pasto[redakti | redakti fonton]
Bakitaj varoj faritaj el foliigita pasto apartenas al la klaso de bonaj bakaĵoj .
Ĝi funkcias kiel bazo por:
- Baklavo
- Baniza en Bulgario, kun salakva fromaĝplenigaĵo
- Pastel de Belém/nata kun kremplenigaĵo estas kukbakaĵo el Portugalio
- Porka orelo (kukaĵo)
- Sfogliatelle, itala kukbakaĵo
- Kirlovaĵo
- Volovano (fr: Vol-au-vent)
- Mille-feuille (franca por milfolio)
- Tarte Tatin, franca pomtorto
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Foliopasto (fermentŝvelita)
- Pasteĉoj de fermentŝvelita foliopasto
- Samosa
- Huntuno
- Claudia Roden
- Tompuso
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Pri la farado de foliigita pasto Arkivigite je 2008-05-18 per la retarkivo Wayback Machine (nederlande)