Fortreso Schönburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fortreso Schönburg
burgo [+]

LandoGermanio
RegionoSaksio-Anhalto
Koordinatoj51° 9′ 38″ N, 11° 52′ 7″ O (mapo)51.160611.8685Koordinatoj: 51° 9′ 38″ N, 11° 52′ 7″ O (mapo) [+]

Estiĝoĉ. 1130

Fortreso Schönburg (Saksio-Anhalto)
Fortreso Schönburg (Saksio-Anhalto)
DEC
Lokigo de Saksio-Anhalto en Germanio
Map
Fortreso Schönburg
Vikimedia Komunejo:  Burg Schönburg (Saale) [+]
vdr

Schönburg estas burgo super la vilaĝo Schönburg, Germanujo.

Situo[redakti | redakti fonton]

La altaĵburgo staras sur sabloŝtona roko, ĉirkaŭ 40 metrojn super la rivero Saale. La komplekso konsistas el la antaŭkastelo kaj la ĉefa parto, ambaŭ kun preskaŭ rektangula horizontala projekciaĵo. Inter ili troviĝas antaŭkastela remparo, tra kiu kondukas pordego kun romanikaj eĝkolonoj en la portalokadro. Precipe belas belfrido 32 metrojn alta, alirebla turo (kun mura dikeco de 3,60 metroj kaj origina enirpordo en alteco de 8 metroj) kun sia bela kamenego en la tura ĉambro kaj gvatejo ĉe la tura supro. La turo datumas de ĉirkaŭ 1230. La lasta konstruaĵo ankoraŭ konservita en la ĉefa kastelo estis nomata juĝdomo – hodiaŭ ĝi servas kiel okazigejo multflanka (ekz. por geedziĝoj[1]). Granda parto de la defendaj muroj ĉirkaŭ la antaŭkastelo kaj la ĉefa kastelo konserviĝis.

La hodiaŭ ankoraŭ ekzistantaj pli malnovaj eroj de la Schönburg estis estiĝis en la 12-a kaj 13-a jarcentoj. Ĉar la komplekso post la disvastiĝo de pafiloj ne estis plue adaptita al modernaj militaj bezonoj nek konvertiĝis al rezidejo, multo tde tiu ĉi tempo neniam subiris ŝanĝojn. La domo apud la pordego al la antaŭkastelo estas la iama arbarista domo, konstruite en 1539/40 laŭ renesanca stilo. Ĝi servas nuntempe restoracie.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio estis en 1137: laŭlegende temas pri fondo fare de Ludoviko la Saltanto. En la 12-a jarcento posedantis la senjoroj de Schönburg kaj de Schönberg. de 1174 ankaŭ ministroj de la naumburga episkopo kun la nomo Schönburg aperas kronike. Inter la 13-a jarcento kaj Reformacio la episkopoj senpere kaj senfeŭde responsis utiligante la burgon kiel someran rezidejon. En 1355 mallongen ekzistis perburga garantidono al la kapitulo de la katedralo de Naumburg.[2] Dum la Intersaksia milito pri sukcedo (1446-1451) Apel von Vitzthum konkeris la burgon por Vilhelmo la 3-a (Saksio); ĝi tiam plejparte brulkonsumiĝis.

La burgdistrikto de Schönburg, kun 12 ĉirkaŭantaj vilaĝoj, apartenis do al la naumburganoj[3] el kio eestiĝis en la malfrua mezepoko la Administradujo de Schönburg: kun Schönburg, Possenhain kaj (parte) Gröbitz kaj Plotha. En 1544 estiĝis la nova Administradujo Naumburg kiu baldaŭ eltenis la eksajn administradujojn de Schönburg kaj Saaleck (post sekularigo de la klostroj Georga kaj Maŭrica kaj kun enkorpigo de la urbokerno naumburga).[4]

Post Reformacio la episkoplando neniiĝis kaj en 1564 ekposedis la burgon la Albertidoj kiuj komisiis oficialulon administri la tuton. En 1570 la burgo estis ludonita al la katedralkapitulanoj. Forstistejo ekfunkciis de 1650: dume ĝi restis kelkajn jarcentojn, la restantaj eroj pli kaj pli kadukiĝis kakj en 1668 la bienoj apartenantaj al la burgo estis venditaj al la kamparanoj, kiuj siavice iris preni brikojn de la jam ne uzataj burgaj partoj. Kelkaj fakturoj el la 17-a jarcentoj tamen atestas ankaŭ riparojn.

En 1815, post la Viena kongreso la tuto prusiĝis; nova ateniĝo ŝuldiĝas al romantikismo kaj oni komencis flegi la idiliecan burgon kun raviga panoramo je rivera valo. La belfrido estis refarita en 1825 por havigi belvederon.

En julio 1860 Friedrich Nietzsche kiel 16-jaraĝulo fondis kun la amikoj Wihelm Pinder kaj Gustav Krug sur la ruino la artistan-literaturan klubon "Germania" kaj oni interkonsentis kuveni ĉiun kvaronan jaron ĉi tie por disputadi pri literaturo, filozofio, muziko kaj filologio post aŭskultado de reciprokaj prelegoj. En 1863 ĝi dissolviĝis pro interesomanko fare de Pinder kaj Krug.[5] Jam en septembro 1862 Nietzsche notis sian malkontenton pri la stato de la fratio.[6]

Tra la tuta 19-a jarcento estis riparadoj ĉe la muraro. Post 1884 oni malfermis gastejon en la kerno de la burgo kiu en 1927 estis alilokita al la antaŭa burgo. En 1924 la municipo naumburga, kune kun la studenta korporaciaro Naumburger Senioren-Convent, transprenis la burgon de la prusia ŝtato. Surloke okazis ankaŭ la ĉiujaraj kunvenoj de la studintaro. Ili krome starigis monumenton por siaj milite falintaj fratoj. Post la Dua mondmilito reekis la riĉa kultura vivo en Schönburg kun korusoj, dancgrupoj kaj blovinstrumentanoj. En 1952 kolektiĝis ĉi-loke kantemuloj kaj ĝis hodiaŭ regulaj burgofestoj ne malestas. Inter 1991 kaj 1994 la kastelo ne estis alirebla pro fundamentaj restaŭradoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich von Sydow: Geschichte der Schlösser Schönburg und Eckartsburg bei Naumburg. 1840/1842; represo fare de Hansjürgen Müllerott, Thüringer Chronik-Verlag, Arnstadt 2000
  • Hermann Größler: Beschreibende Darstellung der älteren Bau- und Kunstdenkmäler der Provinz Sachsen, Kreis Naumburg-Land. Halle/Saale 1905
  • Friedrich Hoppe: Geschichte der Schönburg an der Saale, die Bischofsburg der Stadt Naumburg, 1931
  • Uwe Baumgart: Die Schönburg – Bischofsburg zu Naumburg. 1997
  • Reinhard Schmitt: "Zur Geschichte und Baugeschichte der Schönburg." Ĉe: Burgen und Schlösser in Sachsen-Anhalt, Heft 12, Halle/Saale 2003.
  • Germania Sacra, Sp. 66ss.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. pri nuptoceremonioj kastelaj
  2. "Germania Sacra", p. 67
  3. "Kleine Geschichten zur sächsisch-thüringischen Geschichte", volumo 2, p. 89
  4. "Das Amt Naumburg im Landesarchiv Sachsen-Anhalt"
  5. Wolfgang Deninger: Zu Friedrich Nietzsches Leben. Postparoloj al "Gesammelte Werke", Bindlach 2005.
  6. Friedrich Nietzsche: "Chronik der Germania" - ĉe: Werke in drei Bänden, München 1954, volumo 3, p. 99-101