Saltu al enhavo

Francisco Zaragoza Ruiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Francisco ZARAGOZA RUIZ (1910 - 13-a de majo de 1997) naskiĝis kaj mortis en Callosa de Segura (Hispanio), kies E-grupon li fondis tuj post sia esperantistiĝo en 1932.

Inter la junuloj kies E-lernadon li instigis, estis la konata redaktoro kaj verkisto Antonio Marco Botella. De 1939 ĝis 1955, post la hispana milito, Zaragoza vivis ekzile en Belgio, kie li kunlaboris kun la lokaj E-grupoj. Reveninte al Hispanio, li aktivis precipe post la fino de la Franco-reĝimo, kiel hispania sekciestro (1976-86) kaj internacia vicsekretario (1979-85) de ILEI.

Li aŭtoris la lernilojn Esperanto - lingvo por ĉiuj kaj Perfektiga kurso de Esperanto, kiuj varbis centojn da lernantoj.

Citaĵo
 Sennombrajn didaktikajn metodojn oni elpensis kaj verkis por lernigi fremdajn lingvojn. Ankaŭ pri Esperanto. Ĉu ĉiu nova lernolibro aperas ĉar la antaŭaj ne sufiĉe kapablis trafe celi?

Ne ĉiam tio okazas. Eĉ ofte, nova metodo povas alporti nur malavantaĝojn rilate aliajn antaŭajn kaj eĉ malnovajn, post spertiĝo. Sed ankaŭ povas evidentiĝi ke per tre spertiĝinta metodo la lernigado, pro instruista kapablo aŭ nekapablo, estu sukceso aŭ fiasko. Eble, pro tio, ne ekzistas absolutaj valoroj, ĉar per tre simpla lernigilo, tre kompetenta instruanto povas eltiri aprezindajn fruktojn. La perfraza metodo, kiu ankaŭ celas esti perkoresponda, de F. Zaragoza, ŝajnas al mi tre konvena laŭ la kapablo de la koncerna gvidanto. Ĝi, evidente, estas tre originale prilaborita. Jen laŭdinda klopodo. Ĝi enhavas plurajn preserarojn: Paĝ. 5; «Konvensaciaj»(konversaciaj). P. 7: «Franzoj»(Frazoj). P. 9: «ests» (estas). P. 16: «scribu» (skribu). P. 20: «hondiaŭ»(hodiaŭ). P. 22: «buso» (buŝo). P. 36: «glov» (glob-). P. 45: «konforta» (komforta). Laŭ mia opinio la broŝuro entenas plurajn erarajn aŭ dubigajn vortojn: Paĝ. 10: «Ĉu la aero estas sana?» («pura», aŭ «saniga»). P. 10: «Kalkulu de 30 al 40». Pli bone: «ĝis...». P. 10: «Kiu atendas aŭtomobilo». (aŭtomobilon). P-j 8-1 1-12: «bicikledo». Pli nature: «biciklo» aŭ (porinfana «bicikleto»). P. 12: «la libro apartenas min». Ĉu ne pli bone «al mi»? P. 15: «la brakoj finiĝas per fingroj. Pli objektive: «... per manoj, kaj la manoj per fingroj». P. 17: «La numeroj estas unu, du...». Pli ĝuste: «la numeraloj...». P. 19: «faros gimnastikon». Pli logike: «gimnastikos». P. 20: «La hundo, ĝi ne atendus.» (?). P. 21: «Kiu komprenas "semajno"?». Kial ne: «... la vorton "semajno"»? P. 23: «Kia koloro estas kreto?». (Kiakolora...?). P-j 25-28: «Kiam ili lavas la kapon - manojn?». Pli bone: «sian», «siajn». P. 27: «La kvaronhoro havas 15 minutojn». Pli bone, sen la artikolo. P. 31: «Ĉu vi komprenas "oranĝon"?». Kial ne: «... la vorton "oranĝo"?». P. 36: «laŭt-voĉe». Sen pleonasmo, «laŭte». P-j 37-40-42: Ne «en hispano» aŭ «hispanon», sed «en la hispana» aŭ, tute simple, «hispane». P-j 39-41: «Misi», sed ne «mis», signifas erari, same kiel «aĉafo» (aŭ pli bone «afaĉo), sed ne «aĉ» signifas malperfektan objekton. P. 39: Ne «Karlo sidas la filinon», sed «sidigas...». P-j 39- 41: Post «plena», ne «da», sed «de», aŭ, pli bone, «je». P. 39: Ne ĝusta estas la uzo de «ensemblo» anst. «aro». Do, ne «Ĉu la urbo estas ensemblo de stratoj», «aro da...». P. 41: Ne «Novjaron» (jaron de novo), sed «novan jaron». P. 48: Ne «skribi leteron da...», sed «de» aŭ «je». (Flanke de ĉio ĉi. P. 21: «La kato estas la malamiko de la hundo». Laŭ mia opinio, pli ordinare, kaj reale, hundo sentas sin malamiko kato!). Krome mi plendas: kial nur instrui ke «io» estas la sufikso por formi la landnomojn, kaj diri nenion pri la fundamenta «uj»?

Kaj, kiel nur formi la proprajn nomojn de virinoj per la sufikso «ino», anstataŭ per la nun plej sed, racia finajn «a»: Aŭgustino, Jozefino, Mario, Ernestino, Emiliino, Heleno, anst. Aŭgusta, Jozefa, Maria, Ernesta, Emilia, Helena? Mi plene deziras ke la multjaraj klopodoj lernigi efike Esperanton, de F. Zaragoza, estu plue efektive la grandaj, kaj ke tiu lia lernolibro de la donu vere abundajn fruktojn. Gratulon! 
— G. MORA. Boletín n268 (mar 1985)