Saltu al enhavo

Gabriel Daniel Fahrenheit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabriel Daniel Fahrenheit
Persona informo
Daniel Gabriel Fahrenheit
Naskiĝo 24-an de majo 1686 (1686-05-24)
en Gdańsk
Morto 16-an de septembro 1736 (1736-09-16) (50-jaraĝa)
en Hago
Tombo Kloosterkerk (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Gabriel Daniel Fahrenheit
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo fizikisto
instrumentofaristo
inventisto
kemiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Fiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en HagoAmsterdamoDanioAmsterdamo vd
Verkado
Verkoj grado farenhejta vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
naskiĝdomo de Fahrenheit

Gabriel Daniel FAHRENHEIT [GABriel DAniel FArenhajt], laŭ aliaj fontoj Daniel Gabriel FAHRENHEIT (naskiĝis la 24-an de majo, 1686 en Danzig, mortis la 16-an de septembro, 1736 en Hago) estis germana fizikisto kaj konstruisto de mezuriloj. De li oni nomiĝis temperatur-mezurunuo, Farenhejto (ang. Fahrenheit).

Post la frua morto de la gepatroj Gabriel Daniel Fahrenheit komencis komercistan karieron en Amsterdamo, sed lia intereso pri natursciencoj fariĝis tiel granda, ke li pli kaj pli dediĉis sin al fizikaj eksperimentoj kaj al la konstruado de instrumentoj.

Por ampleksigi siajn sciojn, li vojaĝis i.a. tra Skandinavio, Anglio, Germanio kaj Francio. Ekde 1718 li tre sukcese prelegis pri natursciencaj temoj kaj en la jaro 1724 li fariĝis membro de la Londona Royal Society.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gabriel-Daniel, lerta fizikisto kaj inĝenia artisto, estis naskita en Danzig, direkte en la fino de la 17-a jarcento. Lia patro intencis lin destini al komerco, sed lia gusto kondukis lin al la studo de sciencoj, kaj la sukceso de kelkaj instrumentoj kiujn li efektivigis kun utilaj korektoj determinis lian inklinon al fiziko.

Li vojaĝis al malsamaj partoj de Germanio por pliigi sian scion per asocio kun akademiuloj; poste li ekloĝis en Holando, kie li akiris la amikecon de la plej eminentaj viroj, inter aliaj la glora Gravesande, kaj mortis en 1740 en juna aĝo. Li entreprenis maŝinon por sekigi terojn submetitaj al inundado, kaj akiris de la Ŝtatoj de Holando privilegion por la ekzekuto.

Iom antaŭ sia morto, li prenis sur sin fini ĉi tiun maŝinon por la avantaĝo de siaj heredantoj. s'Gravesande faris ŝanĝojn, kiujn li konsideris kapablaj plirapidigi la taskon; sed, ĉe la unua eksperimento, la aferi fiaskiĝis kaj estis forlasita.

Fahrenheit estas plejparte konata per la hidrometroj kaj termometroj kiujn li inventis. La aerometro de Fahrenheit, diras M. Libes (Vortaro de Fiziko), proponas la avantaĝon funkcii sur egalaj volumoj de malsamaj fluidoj, kaj sekve de konigi la ĝustan rilaton kiu ekzistas inter ilia specifa pezo.

Anglaj fizikistoj, diras la sama aŭtoro, elektis unu al la varmego de bolanta akvo, kaj la alian al glaciiĝo determinita de la amonia klorido. La distanco, kiu disigas la du limojn, estas dividita en ducent dek du egalajn partojn; el kio rezultas, ke la tridek-dua grado koincidas kun la nulo de la franca termometro, kiu donas cent okdek gradojn de la sama valoro al tiu de bolanta akvo.

Naŭ gradoj da Fahrenheit-termometro valoras kvar el la Réaumur-termometro dividita en okdek partojn, kaj -12,7 gradojn da la centigrada termometro.

Oni atribuas al Fahrenheit iu "Disertacio pri la termometroj", 1724, kaj li eldonis ankaŭ "Filozofiaj Transakcioj" de la sama jaro, kvin memoraportojn pri la grado de varmo de diversaj likvaĵoj en stato de bolado, pri la glaciiĝo de akvo en vakuo, pri la specifa graviteco de malsamaj korpoj, pri nova barometro, kaj pri l'areometro lia nova invento. Ni trovas latine lia verko, en la "Acta eruditorum", de Lepsiko.[1]

Farenhejta skalo kaj instrumentoj[redakti | redakti fonton]

Fahrenheit kreis aerometron, piknometron, hipsobarometron kaj termometron kun skalo, kiu ankoraŭ nuntempe en kelkaj landoj estas uzata por mezuri temperaturon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Biographie Universelle, Ancienne Et Moderne